Euroscola-en-Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉiujare, la Eŭropa Parlamento organizas plurajn Euroscola-tagojn (po 8-10 tagoj en jaro). Ili konsistas el renkonto de ĉ. 600 gimnazianoj devenantaj de ĉiuj membroŝtatoj de Eŭropa Unio kaj ofte ankaŭ de kelkaj kandidatoŝtatoj. Tiuj ĉi renkontoj ebligas al tiuj junaj eŭropaj civitanoj travivi, en unu tago kaj en pluraj lingvoj, sesion de la Eŭropunia Parlamento.

Euroscola-en-Esperanto estas projekto por partopreno de internacia Esperanto-delegacio al Euroscola-tagoj. Tiun delegacion konsistigas tuteŭropaj lernejanoj, kiuj uzas Esperanton kiel komunan lingvon inter si. Iniciatite en 2000, Euroscola-en-Esperanto okazis por la unua fojo la 8-an de majo 2001 en la Strasburga Parlamentejo: la akcepto de Esperanto fare de eŭropa institucio tiam estis premiero. Reokazis la partopreno en la 19-a de marto kaj la 17-a de aprilo 2002.

En 2001 konsistigis la Esperanto-delegacion 175 junuloj el 7 landoj : Italio, Francio, Svedio, Hungario, Kroatio, Litovio kaj Rumanio. En 2002, 8 landoj estis reprezentataj en la delegacio : Belgio, Finnlando, Francio, Italio, Hungario, Kroatio, Pollando kaj Slovenio.

Eksteraj ligiloj


En la jaro 2003 ne okazis Euroscola rilata al Esperanto sed en aprilo 2004 partoprenis grupoj el Anglio, Finnlando kaj Pollando en Euroscola. Lige al la Euroscolatago ili preparis sin dum seminario nomita Europa Amikeco. En ĝi partoprenis esperantoparolantaj junuloj ankaŭ de Rusio, Slovenio, Ukrainio kaj aliaj landoj.

La trian de majo 2005 denove okazis Euroscola kie partoprenis junuloj kiuj preparis sin kaj lernis esperanton dum EA-seminario. Venis grupetoj de Finnlando kaj Slovenio kaj unuopuloj de Ĉeĥio kaj Francio.