Eurostar
Eurostar | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vojaĝotempoj estas la plej rapidaj de Londono St Pancras. |
Eurostar estas rapidega trajnservo kiu ligas Londonon kun Parizo kaj Bruselo. La trajno uzas por tio la Manikan Tunelon.
Ekde Novembro 2007, kiam kompletiĝis la Channel Tunnel Rail Link en britio, la tuta servo uzas apartajn, rapidajn liniojn kiuj permesas rapidecojn ĝis 300km/h. Antaŭ de tiam la Londona stacidomo estis Londono St. Pancras International; antaŭe estis Londono Waterloo. La vojaĝo de Londono al Parizo daŭras minimume du horojn kaj 15 minutoj (depende laŭ la nombro de aliaj servataj stacioj); de Londono al Bruselo unu horojn kaj 51 minutoj. Malkiel en la plejparto de ordinaraj rapidtrajnoj necesas enlistiĝi je por aliaj vojaĝantoj nealirebla kajo.
Materialo
La trajnoj estas konstruitaj de ALSTOM kaj estas bazitaj je la francaj TGV-trajnoj. La materialo komence nomiĝis Trans-Manche Super Train (TMST). La elektraj sistemoj de fervojoj en Francio kaj Anglio estas malsamaj, do la trajnoj estis speciale adaptitaj tiel ke ili povu veturi je ambaŭ trakoj antaŭ ol la finiĝo de la linio Channel Tunnel Rail Link, kiu uzas la saman sistemon kiel en francio.
Kuna iniciato
La Eurostar estas kuna iniciato inter tri kompanioj: