Eurostat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Eŭropa Statistika Oficejo, mallonge Eurostat, estas la oficejo pri statistiko de la Eŭropa Unio. Ĝia sidejo estas en Luksemburgio.

La oficejo produktas statistikojn por la ŝtatoj de la Eŭropa Unio, kies datumoj kolektiĝis de la naciaj statistikaj oficejoj de la membroŝtatoj. Gravan rolon la institucio havas por la harmoniigo de statistikaj difinoj kaj kalkulaj metodoj. Tiel estas garantiata, ke eblas kompari la unuopajn membroŝtatojn kaj aparte ilian ekonomian evoluon.

La oficejo ne nur kreas komparojn de la kompletaj ŝtatoj, sed ankaŭ de unuopaj regionoj. Por tio ĝi uzas la nomenklaturon NUTS. Kadre de la tiel nomata "Urba Aŭdito" (angle "Urban Audit") aldone kreiĝas urbaj statistikoj.

En Eurostat inter alie laboras la litova esperantistino Valdonė Kasperiūnienė.

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj retaj paĝoj de la oficejo