Eva Lichtenberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eva Lichtenberger
Persona informo
Eva Lichtenberger
Naskiĝo 1-an de julio 1954 (1954-07-01) (69-jaraĝa)
en Zams
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Innsbruck vd
Partio La Verduloj – La Verda Alternativo vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloVieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eva Lichtenberger (naskiĝis la 1-an de julio 1954) estas aŭstra politikistino. Ŝi membras en la Eŭropa Verda Partio kaj en ties nacia branĉo La Verduloj (Aŭstrio). Post la studo en Innsbruck, kiun ŝi finis dum 1987, ŝi estis parolistino de civitana iniciato, kaj ekde 1989 membro de la parlamento de la aŭstra federacia lando Tirolo. Sekve ekde 1999 ŝi estas membro de la aŭstra parlamento Nacia Konsilio, kaj krome estis aŭstra ano de la Eŭropa Konvencio.

Dum la oficperiodo 2004 ĝis 2009, Eva Lichtenberger estas membro de la Eŭropa Parlamento kaj vicprezidanto de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA).