Eva Moberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eva Moberg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1932 (1932-02-14)
en Engelbrekt
Morto 22-an de majo 2011 (2011-05-22) (79-jaraĝa)
en Högalid Parish
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Familio
Patro Vilhelm Moberg vd
Edz(in)o Hans Hederberg vd
Amkunulo Gottfried Grafström vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eva Moberg (naskiĝis en 1932 en Stokholmo - 22-a de majo 2011) estis sveda verkistino, dramverkistino kaj debatistino.

Eva Moberg estis la filino de Vilhelm Moberg kaj Margaret (naskita Törnqvist). Ŝi edziniĝis en 1964 kun Hans Hederberg kun kiu ŝi havis filinon en 1966. La geedziĝo daŭris ĝis 1976. Ŝi vivis kun Gottfried Grafström.

Moberg ricevis licencion pri filozofio en 1963 per disertacio pri "Kärlek och kön, en studie i Colettes diktning" (Amo kaj sekso, studo pri la poezio de Colette) kaj estis i.a. ĉefredaktorino de la gazeto "Hertha" de la Asocio Fredrika-Bremer (Fredrika Bremer-förbundets)[1]. Ŝi estris la kulturan servon en la gazeto "Dagens Nyheter" (Hodiaŭaj novaĵoj). Ŝi verkis pri sociaj problemoj, politikaj kaj etikaj demandoj. Inter 1968 kaj 1970, ŝi laboris kiel televida scenaristino.

Eva Moberg estas konsiderata kiel iniciatinto pri moderna debato pri seksegaleco en Svedio pro sia eseo "Kvinnans villkorliga frigivning" (pri la virina kondiĉo) (en antologio "Unga Liberaler" 1961 — Junaj liberaluloj) kaj pri komercaj demandoj en "Kvinnor och människor" — Virinoj kaj viroj — (1962). Ŝi ricevis la Premion de la Granda Nios (De Nios stora pris) en 1975, la Pacpremion Hiroŝimo en 1990 kaj, en 1994, la premion Årets väckarklocka.

Ekde 1961 Eva Moberg pritraktis temojn, inter kiuj la nuklea regpovo, la militorigino, la viro laŭdire natura, maskloj kaj femaloj, animaleco kaj infaneco, kuraĝo, homa emancipiĝo, Eŭropo, ktp.

Elektita bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Pengar eller livet? Exemplet kärnkraften". (La mono aŭ la vivo ? La ekzemplo pri nuklea energio). 1979.
  • "Vad tar vi oss för? Tankar samlade i en sanslös tid". 1979.
  • "Evas lilla gula". 1988.
  • "Prima materia". 2003.

Porinfanaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • "Barnen Bolinder". 1973.
  • "Martina drömmer". 1985.
  • "Urban, Raider och Martina". 1986.
  • "Fabian och färgerna". 1991.

Komediaj scenoj[redakti | redakti fonton]

  • "Prylar". 1987.
  • "Svindlande skönhet". 1990.
  • "Hög svansföring". 1994.
  • "Himladjuren". 1996.
  • "Eroterapi". 2001.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fredrika-Bremer-Association (FBF) estas unu el la plej malnovaj svedaj virinaj asocioj. Ĝia membraro konsistas el virinoj kaj viroj. Ĝi pritraktas diversajn sociajn problemojn, i.a. pri seksegaleco, virinaj rajtoj, salajra egaleco, ktp. FBF estis fondita en 1884 fare de Sophie Adlersparre. Ĝia gazeto "Hertha", ekaperis fine de la jardeko 1990.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]