Eva Perón
| Eva Perón | |
La 2-a edzino de argentina prezidento |
|
|
Unua damo de Argentino
|
|
| En funkcio: 1945 – 1952 |
|
|
|
|
| Naskiĝo | 7-a de majo 1919 en |
|---|---|
| Morto | 26-a de julio 1952 en |
| Edzo/ino | Juan Domingo Perón |
| Subskribo | |
María Eva DUARTE (post edziniĝo de PERÓN) [maria eba dŭarte de peron'] (Los Toldos, 7-a de majo 1919 - Buenos Aires, 26-a de julio 1952). Argentina politika personego de la 20-a jarcento.
Ŝi estis radioaktoro. En 1945, ŝi iĝis la 2-a edzino de Juan Domingo Perón, prezidento de Argentino. Pro ŝia malaltklasa ekvivo, ŝi zorgis kaj politike celis pri descamisados ( [deskamisados], "senĉemizuloj"). Ŝi organizis almozan fondaĵon por helpi malriĉulojn. Por ŝi, ne malkongruis laboradegi por malriĉuloj kaj vesti lukse kaj multekoste. Evita ([ebita], "Evonjo" - kvankam ĝi hazarde ankaŭ signifias (ŝi) evitas), kiel ŝi estis konata, estis ruza kaj ambicia, kaj multe influis sian edzon. Malgraŭ ŝia popularegeco inter popolamasoj, eĉ personkulta, tamen ŝi klopodis ligi ŝian edzon al la sukceso.
En 1947, ŝi sukcesis leĝigi la virinan balotrajton. Ŝi vojaĝis al Eŭropo. Post la Hispana Enlanda Milito, ŝi vizitis Hispanion portanta ŝarĝon da nutraĵoj bezonegataj, malgraŭ la internacia bojkoto kontraŭ la rego de Francisco Franco.
En 1951, ŝi intencis formaligi sian potencon, kandidatante por vicprezidenteco, sed armeestroj malpermesis tion. Ŝi kancere mortis en 1952. La argentinanoj funebris ŝin.
Ŝia vivo inspiris muzikteatraĵon "Evita" de Andrew Lloyd Webber, poste filmigita kun Madonna rolanta Evita-n. Ŝi ankoraŭ estas mito de la peronisma movado justicialismo.
Vidu ankaŭ Isabelita Perón.
Internaj ligiloj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- DMoz
- TTT-ejo de familio de Evita Perón angle.
- Raporto de argentina ĵurnalo "Clarín" pri ŝia morto hispane.