Evadno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eŭadno (helene Εὐάδνη, latine Euadne) estis en la helena mitologio filino de la argolanda reĝo Ifiso kaj edzino de Kapaneo.

Kapaneo estis unu el militestroj en la milito Sep kontraŭ Tebo. En la bataloj li falis. Kiam tion eksciis Eŭadno, venis al lia funebra ceremonio, sed ne volis sian edzon forlasi. Kiam estis bruligita sepulta stako, Eŭadno saltis el roko en flamojn.

Eŭadno donis al Kapaneo filon Stenelon, kiu pli poste batalis en la Troja milito flanke de la reĝo Diomedo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Euadné en la ĉeĥa Vikipedio.