Evagrio el Ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
KRISTANAJ VERKISTOJ
EVAGRIO EL PONTO
Evagrio el Ponto (maldekstre), Johano el Sinaja, kaj nekonata sanktulo. Ikono de la 17-a Jarcento.
Evagrio el Ponto
Greka nomo = Εὐάγριος ὁ Ποντικός
Naskiĝkoko = Ebora (Ponto =nuna Turkio)
Naskiĝdato = 345
Mortodato = 399
Mortoloko = Egiptio
Aktiveco = Verkisto
Aliaj karakterizoj = Monaĥo, asketulo
Nacieco = Romiimperia

Evagrio el Ponto estis frukristana verkisto kaj figuro de la patristiko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Diakono kaj teologo, Evagrio naskiĝis en Ebora, en la regiono de Ponto (nuna Turkio, en 345. Amiko de Bazilo la Granda kaj de Gregorio de Nazianco, li vivis en Konstantinopolo, antaŭ sia retiriĝo inter la Patroj de la dezerto (385) kiel disĉiplo de Makario la egipta. En siaj skriboj, aparte en Pri la preĝo kaj en Praktikos, li priskribas sian instruaĵaron rilate la monaĥan vivon. Al li estas agnoskitaj la unua klasifiko de la sep ĉefaj fontoj de malvirto kaj de la iloj por ilin kontroli.

Ĉar en liaj verkoj ne mankas etoso de diskutitaj vidpunktoj de Origeno, pro tio ili estis kritikataj kaj cenzurataj kaj kondamnitaj en la dua 553 kaj en tria (680) koncilioj de Konstantinopolo, kiel «Origenigaj». Sed Evagrio daŭrigis estis ŝatata en ĉiuj kristanaj medioj kiel patro de la monaĥa vivo kaj elstara teologo de Hezikasmo dum Filokalio dediĉas al li ampleksan spacon. Por forfuĝi el la efikoj de konciliaj cenzuroj liajn verkojn oni aperigis sub aliaj nomoj. Sankta Kasiano kaj Rufino el Aquleia latinigis liajn verkojn kaj sur ili stampis la statutojn kaj la spiriton de la okcidenta monaĥismo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj estas Kefalia gnostika (Sentencoj pri la scio) kaj Antirrhetikos (Libro de la refutoj) kolekto de aforismoj kaj mallongaj notoj. El tiuj verkoj kaj aliaj venas sistema allaborado pri la grandaj temoj de la orienta spiriteco: divido de la spirita vivo en aktiva vivo kaj kontempla vivo, la neceso bremsi imagpovon por atingi la kontempladon; identigo de preĝo kaj teologio, kiu estas Gnosis (altira scio) pri la Triunuo; nocio pri “apatio”, kiu tuta malsamas el la stoika indiferenteco – paco kaj dolĉeco de animo komplete purigita per la asketo kaj karitato. Aliaj liaj verkoj estas: La vivo de la monaĥo, La malbonaj Pensoj, Problemoj pri la gnozo, La preĝo, Pri la preĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • [1] Clavis Patrum Græcorum
  • [2] Greka Patrologio
  • Driscoll, Jeremy. Evagrius Ponticus: Ad Monachos. Paulist Press, 2003.
  • Evagrius. Evagrius Ponticus. Translated by Augustine Casiday. New York: Routledge, 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]