Evangelia nomkalendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Evangelia Nomkalendaro (germane: Evangelischer Namenkalender) estas registro komparebla kun la katolika sanktulo-kalendaro, kiu entenas precipe personojn el la antaŭreformacia epoko kaj el la protestantismo. Ĝin konceptis en la unua duono de la 20-a jarcento la Evangelia Miĥaelofrataro en Germanio, kaj en 1969 la konsilantaro de la Evangelia Eklezio en Germanujo oficiale permesis ĝin por uzo. Ekde 1976 ankaŭ ekumena versio ekzistas. Male al sia katolika similaĵo la Evangelia Nomkalendaro tamen ne povis establiĝi en la eklezia vivo, ja eĉ ne en la komunumoj de la "Liturgia Movado".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]