Evangelia preĝejo de Kristo (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evangelia preĝejo de Kristo
Historia vido al la preĝejo
Historia vido al la preĝejo
kristana preĝejo • plurkonfesia preĝejo
Loko
Ŝtato  Ĉeĥio
Municipo Ostrava, Moravia Ostrava

Geografia situo

49° 50′ 21″ N, 18° 17′ 14″ O (mapo)49.839138678818.2871298126Koordinatoj: 49° 50′ 21″ N, 18° 17′ 14″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Evangelia eklezio de Ĉeĥaj fratoj, Evangelia eklezio en Silesia
Dato de konsekro 1-an de novembro 1907
Arkitektura priskribo
Konstrustilo nederlanda renesanco
Konstruado 19051907
Specifo
Konstrumaterialo ruĝaj brikoj
Mapo
Evangelia preĝejo de Kristo (Ostrava) (Ĉeĥio)
Evangelia preĝejo de Kristo (Ostrava) (Ĉeĥio)
DEC

Map

Ligiloj
vdr
Aktuala vido al la preĝejo

Evangelia preĝejo de Kristo en Moravia Ostrava estas preĝejo konstruita en la jaroj 1905-1907 en stilo de nederlanda renesanco. La konstruaĵo, nomata ankaŭ Ruĝa preĝejo,[1] apartenas inter signifaj ostravaj memorigaĵoj. La 3-an de majo 1958 ĝi estis envicigita en centran liston de kulturaj memorigaĵoj de Ĉeĥio

Historio[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto de 1904 skribis evangelia eklezio arkitekturan konkurson por projekto de nova preĝejo. La konstruaĵo devis anstataŭigi netaŭgan tombejan kapelon, kiu jam ne plu sufiĉis al rapide kreskanta moraviasilezia protestanta komunumo. Pri la partopreno en la konkurso estis granda intereso kaj kunvenis cent proponoj de la nova sanktejo, kiuj estis en novembro de 1904 ekspoziciitaj en ostrava evangelia paroĥejo. Fine estis elektita projekto de vienaj arkitektoj Karl Troll kaj Ludwig Faigl, fare de la komisiono taksita per la dua prezo. En julio de 1905 ĝi estis preta kaj konstruita modelo de la preĝejo kaj en oktobro estis metita fundamenta ŝtono.

La komencojn akompanis problemoj kun fondo de la konstruado. Ĉar subaj tavoloj de teraĵo sur konstruloko estis tre ŝlimiĝinta, estis decidite pri ties firmigo helpe de naŭ cent lignaj palisoj. Malgraŭ tio la konstruaĵo, origine planita por tri jaroj, estis finita jam post du jaroj. La sumaj kostoj por la konstruaĵo kaj ekipaĵo atingis 300 000 kronojn. Solena konsekro poste okazis la 1-an de novembro 1907.

Ĝis fino de la dua mondmilito la preĝejo apartenis al germana evangelia eklezio, sed kiu estis fare de ĉeĥoslovakaj oficoj proklamita kiel kunlaboranta kaj ties posedaĵo estis laŭ dekretoj de Beneš konfiskita. En la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento la ŝtato transdonis la preĝejon kaj la paroĥejon en uzadon de Ĉeĥfrata evangelia eklezio kaj silezia evangelia eklezio. Ekde la jaro 1997 tiuj ĉi eklezioj klopodis transgvidi la preĝejon kaj la paroĥejon en sian proprumadon.

En marto de 2009 ĉeĥa ministerio de kulturo konfirmis decidon de Oficejo por reprezentado de ŝtato en aferoj posedaĵaj, kiu senpage transgvidis la preĝejon al paroĥaj ensembloj de Evangelia eklezio de Ĉeĥaj fratoj kaj al Silezia evangelia eklezio de aŭgsbura kredo. La transgvidon dum longaj jaroj komplikis fakto, ke ne temis pri restituado, sed transgvido de posedaĵo al eklezioj. La neklarigitaj posedaĵrilatoj tiel malhelpis en investoj en riparo de la preĝejo. Laŭ supozoj la renovigo de la fasado postulos 10 milionojn da kronoj. Ankaŭ en kolonoj kaj planko aperas breĉoj.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo mem estas konstruita en stilo de nederlanda renesanco. Temas pri ununava konstruaĵo el ruĝaj brikoj kun kvadrata turo lokigita asimetrie en la enirejan fasadon.

Interno[redakti | redakti fonton]

Dominaĵo de la interno estas marmora altaro kun ses kandelingoj kaj granda kverka kruco. En absido troviĝas kvar pentritaj fenestroj. Predikejo estas same kiel la kruco el kverka ligno, dum baptujo el marmoro harmonias kun la altaro. La plafono konsistas el lignaj kazedoj, dank' al kio la preĝejo havas eminentan akustikon.

En la turo troviĝas tri ŝtalaj sonoriloj mulditaj en Bochum. La malplej granda nomiĝas Laboro kaj estas sur ĝi gravurita skribaĵo Mi devas labori, ĝis kiam estas tago. Sur la meza Luther estas skribita Burgo firmega estas Dio nia, kio estas vortoj de la evangelia himno. la plej granda sonorilo pezas 1580 kg kaj ĝi nomiĝas Savinto. Krom la sonoriloj sur la turo estas funkcia horloĝo kun porcelana ciferplato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Radim Kjonka, La preĝejo estas posedaĵo de eklezio, Právo, 01.04.2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]