Evangeliaj konsiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Donis gravan impulson al la voto de malriĉeco Sankta Francisko el Asizo. (Pentraĵo de Giotto en la baziliko de Asizo).

Evangeliaj konsiloj estas admonoj aŭ preceptoj, kiuj laŭ la katolika tradicio, kaj ankaŭ laŭ la orientaj kristanaj tradicioj, troviĝas en la Evangelioj kaj al kiuj la fideluloj estas invititaj siadecide adheri por pli efike atingi la celojn de la kristana poopono. Elstaras inter ili la tri religiaj votoj jam konfesataj kaj praktikataj de gereligiuloj, nome per la grande signifaj votoj de malriĉeco, ĉasteco kaj obeo.

Kiel oni vidas en tiuj elektoj elstaras la libera volo, per kiu la elektanto decidas kontraŭi sian kunnaskajn tendencojn avantaĝe de alia kunnanska tendenco posedi la tutan veron kaj ricevi kaj doni la tutan amon eblan: tio realiĝas nur adherante al Kristo “vojo, vero kaj vivo” (Joh. 14, 6). La tendenco al la materiaj kreitaj bonaĵoj disigas el Dio: pro tio religiulo reduktas al minimuno ilian uzon.

Pri la origino de la nocio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la katolika tradicio, kune kun tiuj de la orientaj kristanaj tradicioj, inter la preceptoj al kiuj estas devigataj ĉiuj kristanoj distingiĝas aliaj kiuj devigas nur tiujn kiuj sin lasis voki, kiel dedukeblas el la invito kiun Jesuo faris al riĉa junulo: “21 Jesuo diris al li: Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedaĵojn, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min”. (Mateo 19, 21). En tiu esprimo estas dirate "“se vi deziras...”" el kiu kompreneblas ke temas pri konsilo kaj ne pri devigo.

Ke ne ĉiuj fideluloj estas vokataj sekvi la Evangeliajn konsilojn (aparte al religiula vivo), komprenigas jena versego: " “12 Ĉar estas eŭnukoj, kiuj estas naskitaj tiaj el la patrina ventro; kaj estas eŭnukoj, kiuj estis eŭnukigitaj de homoj; kaj estas eŭnukoj, kiuj eŭnukigis sin pro la regno de la ĉielo. Kiu povas tion akcepti, tiu akceptu”" (Mt 19,12). [1]

Rilate tion sankta Tomaso de Akvino skribas en komentario “Evangelium secundum Matthaeum”: "Ke estas bone ne geedziĝi veras nur por kelkaj, sed ne veras por ĉiuj ĉar ne ĉiuj havas tiom da virto por rezigni; sed nur por tiuj al kiuj estas pergrace donacite...".[2]

Evangeliaj konsiloj kaj konsekrita vivo[redakti | redakti fonton]

Pri la tri precipaj konsiloj supre menciitaj pritraktas ankaŭ la kodo de kanona juro (CIC) de 1983:

Kan. 573 — § 1. Vivo konsekrita per la praktiko de la evangeliaj konsiloj estas stabila vivformo per kiuj fideluloj, pliadhere sekvantaj per impulso de la Sankta Spirito Jesuon Kriston, al Dio tute sin dediĉas... por atingi la perfekton de la karitato en la servado de la Regno de Dio... kaj alveni al la ĉiela gloro.”(Vita consecrata per consiliorum evangelicorum professionem est stabilis vivendi forma qua fideles, Christum sub actione Spiritus Sancti pressius sequentes, Deo summe dilecto totaliter dedicantur ut ... caritatis perfectionem in servitio Regni Dei consequantur et ... caelestem gloriam praenuntient.)
§ 2. Per tiu vivformo en institutoj kiun fideluloj kutimas, kie... estas praktikataj la evangeliaj konsiloj de malriĉeco, ĉasteco kaj obeo kaj per la karitato al kiu ili kondukas, ili apartmaniere kuniĝas al la eklezio kaj al ties mistero. (Quam vivendi formam in institutis vitae consecratae ... libere assumunt christifideles, qui ... consilia evangelica castitatis, paupertatis et oboedientiae profitentur et per caritatem, ad quam ducunt, Ecclesiae eiusque mysterio speciali modo coniunguntur.)

Juĝo de Marteno Lutero kaj de liaj sekvuloj pri la Evangeliaj konsiloj[redakti | redakti fonton]

Lutero rifuzis la religiajn votojn ĉar konvinkita ke ne la homaj verkoj sed la sola fido povas savi kaj konsistigi en la amikeco de Dio la kredanton. Tiuj verkoj krom senutilaj estas ankaŭ ofendaj kontraŭ la kredo. Tion lia gravega sekvulo Filipo Melanktono en artikolo 27 de la Aŭgusta konfesio (1530) pri la votoj de monaĥoj tiel esprimis kaj tio sekve ĉiam estas asertata en la Reformacio:[3]

[36] … ĉiu kulto al Dio sen dia ŝarĝo, konstituita kaj celanta atingi la pravigon kaj gracon, malpias laŭ kiel Kristo diris (Mt 15, 9): “9 Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj” .[4]
[37] Ankaŭ Paŭlo instruas ke la pravigo ne estas akirenda per niaj observoj kaj kultoj, elpensitaj de homoj, sed ĝi per la fido alvenas al la kredantoj konfesantaj ke mem tion ricevas de Dio pro la meritoj de Kristo.[5]
[38] Certas, krome, ke monaĥoj instruis ke homelpemsitaj religioj akirigas indulgojn pri la pekoj, meritigas gracon kaj pravigon; ĉu tio ne estas nenio pli ol ŝteli la gloron de Kristo kaj obskurigi kaj nuligi la justicon de la fido? .[6]
[39] Sekvas, tial, ke tiuj votoj estis malpia kulto, pro kio ili estas nevalidaj”.[7]
[40] Tial la voto, malbona kaj elpensita kontraŭ la diaj ordonoj, ne validas; nek fakte devas ekzisi la vota ligo de malbono, kiel diras la kanono.[8]
[41] Paŭlo diras en Gal. 5, 4: “Vi, kiuj volas vin pravigi per la leĝo, apartiĝis for de Kristo; vi forfalis de graco” .[9]
[42] Tial ankaŭ tiuj kiuj pretendas praviĝi, apartiĝas el Kristo kaj forfalis el la graco”.[10]

NB: Tiu reformacia doktrino, laŭ la tradiciaj kristanaj eklezioj, neglektas la inviton de Kristo diranta: “21 Jesuo diris al li: Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedaĵojn, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min”. (Mateo 19, 21). Videndas anaku la sennombraj novtestamentaj similaĵoj kiel: “24 Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio;” (Tes 1,24).

Bibliorafio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia
  • Arnaldo Pigna, voce Religioso, in Dizionario Teologico Enciclopedico, p. 888.
  • Pontifika Jarlibro, 2012, vatikana eldona Librejo,

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ”Eŭnukoj” kiuj sin eŭnukigis” ĉi-kaze signigas tiuj “kiuj siavole rezignis geedziĝi kaj profiti de la tendenco al la seksa plezuro.
  2. Quod non expedit nubere verum est aliquibus, sed non est verum quoad omnes, quia non omnes habent tantam virtutem, quod abstineant; sed quibus datum est, quia aliquibus datum est non ex proprio facto, sed dono gratiae. (Sancti Thomae de Aquino Super Evangelium S. Matthaei lectura, Textum Taurini 1951 editum ac automato translatum a Roberto Busa SJ in taenias magneticas ...ad Mt 19,12
  3. Confessio Augustana, cap. 27
  4. Omnis cultus dei, ab hominibus sine madato dei institutus et electus ad promerendam iustificationem et gratiam, impius est, sicut Christus ait Matth. 15, 9: “frustra colunt me mandatis hominum”.
  5. Et Paulus ubique docet iustitiam non esse quaerendam ex nostris observationibus et cultibus, qui sint excogitati ab hominibus, sed contingere eam per fidem credentibus, se recipi in gratiam a deo propter Christum.
  6. Constat autem monachos docuisse, quod factitiae religiones satisfaciant pro peccatis, mereantur gratiam et iustificationem. quid hoc est aliud, quam de gloria Christi detrahere eet obscurrare ac negare iustitiam fidei?
  7. Sequitur igitur ista vota usitata impios cultus fuisse, quare sunt irrita.
  8. Nam votum impium et factum contra mandata dei non valet; neque enim debet votum vinculum esse iniquitatis, ut canon dicit.
  9. Evacuati estis a Christo, qui in lege iustificamini; a gratia excidistis.
  10. Ergo etiam qui votis iustificari volunt, evacuantur a Christo et a gratia excidunt.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[4] Teksto de la "REDEMPTIONIS DONUM" per kiu Johano Paŭlo la 2-a en la 15-a de marto 1984 stimulas al la konsekrita vivo.