Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo, tiel nomata por ĝin distingi el la samnoma kanona Evangelio laŭ Mateo, verkita en la latina lingvo inter la 8-a kaj 9-a jarcentoj. Oni ĝin epitetis ankaŭ per mezepoka titolo Libro pri la naskiĝo de la Beata Virgulino kaj de la infanaĝo de la Savinto, ĉar ĝi pie kaj romane tion priskribas. Temas pri unu el la malmultaj latinlingvaj apokrifaĵoj.

Aŭtoro kaj dato[redakti | redakti fonton]

En iuj manuskriptoj tiu pseŭda evangelio sin prezentas kiel verko de Mateo apostolo kaj evangeliisto kaj do apokrifa. La aŭtoro kovras la veron per elaborita operacio celanta legitimi la patrecon: la evangelio estus malkovrita, en la aramea originalo, de Sofronio Eŭsebio Hieronimo (347-420), aŭtoro de la Vulgato, kaj de li tradukita al la latina invitite de Kromacio el Aquileia, episkopo de la samnoma urbo, kaj de Eliodoro episkopo de Altino (najbare de Venecio). Tio estas dirate en la prologo A kaj B.

Reale la evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo estas nenio pli ol reprilaboraĵo de la materialo entenata en la Protoevangelio laŭ Jakobo kaj en la Evangelio de la infanaĝo laŭ Tomaso, verkoj vere dateblaj je la 2-a jarcento. La latino per kiu ĝi estas skribita estas rimarkeble malsama (pli malriĉa kaj, plue, erarplena) ol tiu de Hieronimo, kaj filologie karakterizita per lingvaĵoj de la 8-a kaj 9- jarcentoj.Tiu datado estas konforma al la unua citaĵo de la teksto kiu aperas en la poemo Historia nativitatis laudabilisque conversationis intactae Dei Genitricis Roswitha († 973), saksa abatino de Gandersheim. Krome, ne ekzistas dokumentaj manuskriptoj de antaŭ la 11-a jarcento.

Manuskripta tradicio[redakti | redakti fonton]

La precipaj manuskriptoj uzitaj por redakti la nunan tekston de la Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo estas:

  • A - Vatikano 5257.
  • B - Laurencano.
  • C - Pariza 5559A, 14-a j., rilate la bazon de la teksto.
  • D - Pariza 1652, 15-a j.
  • M - Munkena, fragmento de la unua ĉapitro.
  • Ar - Londona, British Museum, kod. Arundel 404, 14-a j.
  • Her - Hereford, Librejo de la Kapitolo, ms 0.3.9, 13-a j.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Antaŭprefaco[redakti | redakti fonton]

  • A. Leteroj de Kromacio kaj Eliodoro al Hieronimo. Ili rakontas ke Parmenio kaj Virinio (alifonte nekonataj) informis ke Hieronimo trovis la hebrean lingvon de la evangeliisto Mateo, kaj ke mem lin invitis ĝin latinlingvigi.
  • B. Letero de Hieronimo al Kromacio kaj Eliodoro per kiu li esprimas sian konsenton.

Naskiĝo de Maria kaj ties infanaĝo en la templo[redakti | redakti fonton]

  • 1. Joakimo, paŝtisto, edzo de Anna. Sterilaj.
  • 2. Honto kaj fuĝo de Joakimo tra la montoj. Preĝoj de Anna. Anĝelo al ŝi promesas idon.
  • 3. Anĝelo promesas al Joakimo idinon. Anĝelo al li aperas dumsonĝe kaj lin invitas reveni al Anna. Anĝelo aperas al Anna al ŝi anoncante la revenon de Joakimo.
  • 4. Anna akuŝas Marian. Ĉi tiun, trijaraĝan, enkondukas vivi kun aliaj junulinetojn en la templo, Ŝi kure ascendas la ŝtuparon sen rigardi returnen.
  • 5. Anna, inspirite de la Sankta Spirito, Dion dankas.
  • 6. Maria preĝas kaj teksas en la templo, nutrita ĉiutage de anĝelo. Ofte ŝi parolas kun anĝeloj kaj sanigas malsanulojn.

Jozefo elektita kiel virga edzo[redakti | redakti fonton]

  • 7. Sacerdoto Abiathar volas ŝin edzinigi al sia filo; sed ŝi respondas ke Dion oni honoras antaŭ ĉio per ĉasteco.
  • 8. Kiam ŝi dekkvarjaraĝas, startas inter la triboj de Izraelo konkurso por trovi edzon por ŝi.. Estas elektita la tribo de Jehuda. Ĉiuj senedzaj liveras sian vergon al la sacerdoto kiu ilin lokigas en la plej sankta posteno de la templo, kaj ilin redonas al la proprietuloj: el tiu de jozefo foriras kolombo. Ĉi tiu obĵetas: “Mi estas maljunulo kaj havas filojn. Kial alflankigi tiun junulinon al mi?”; kaj aldonas ke li ŝin edzinigu al unu el siaj filoj.
  • 9. Anonco al Maria dum ŝi teksas.
  • 10. Jozefo, fora el la domo laŭlonge de naŭ monatoj, revenas kaj malkovras Marian graveda. Sufero kaj senìluziiĝo.
  • 11. Anĝelo, dumsonĝe, trankviligas Jozefon.
  • 12. Jozefo akuzita pri perforto kontraŭ la virgeco de Maria. Ambaŭ submetiĝas al pruvo de la amara akvo: ambaŭ rezultas senkulpaj.

Naskiĝo de Jesuo[redakti | redakti fonton]

Popolnombrado de Aŭgusto. La paro foriras al Betlehemo. Anĝelo ilin enkondukas en groton kiu ekplendas mirakle. Jozefo iras serĉi akuŝistinon. Maria akuŝas infanon; aperas anĝelhoro. Jozefo revenas kun du akuŝistinoj, Zelomi kaj Salomeo. Zelomi tuŝas Marian kaj konstatas ke ŝi “virge koncipis, virge akuŝis kaj virga restis”. Salomeo, nekonvinkite, tuŝas Marian sed ŝia mano eksekiĝas. Anĝelo sugestas ke ŝi tuŝu la infanon, ŝi tion faras kaj saniĝas. Enorma stelo kliniĝas sur la groto.

  • 14. La trian tagon Maria portas la infanon el la groto al stalo kie bovo kaj azeno lin adoras senĉese.
  • 15. La sesan tagon ili iras kun la infano al Betlehemo kie lin cirkuncidas la okan tagon kaj lin nomas Jesuo. Prezentado al la Templo. Renkonto kun Semeono kaj Anna.

Fuĝo al Egiptio[redakti | redakti fonton]

  • 16. Post du jaroj alvenas la tri saĝuloj al Jerusalemo. Herodo ilin adresas al Betlehemo kie ili trovas kaj adoras Jesuon.
  • 17. Herodo ordonas la buĉadon de la maplduharaĝaj senkulpuloj. Fuĝo al Egiptio
  • 18. Dumvojaĝe ili trafas dragojn kiuj sin submetas al Jesuo.
  • 19. Dumvojaĝe leonoj kaj leopardoj akompanas kaj adoras Jesuon.
  • 20. Dumvojaĝe Jesuo fleksigas palmon por el ĝi rikolti daktilojn, kaj fontigas akvon.
  • 21. Jesuo ordonas al anĝelo translokigi la palmon al Paradizo.
  • 22. Jesuo mirakle translokigas ilin en Egiption kaj alvenas al Sotimo (neekzistanta).
  • 23. Ili eniras templon kaj 365 statuoj en ĝi ĉeestaj ekfalas kaj frakasiĝas.
  • 24. La reganto de la urbo Afrodisio alkuras kun la armeo kaj adoras Jesuon.
  • 25. Anĝelo ordonas al Jozefo reveni al Judio.

Infanaĝo de Jesuo[redakti | redakti fonton]

  • 26. Jesuo, kvarjaraĝa revenigita al Galileo, ludas en la rivero Jordano (geografia eraro). Li aranĝas kotajn basenojn en kiujn enirigas kaj elirigas akvon: knabo, filo de Satano, ruinigas lian ludaĵon kaj Jesuo lin mirakle mortigas. Liaj gepatroj minacas Marian kaj Jozefon. Maria propetas ĉe Jesuo kiu lin resurektigas.
  • 27. Jesuo aranĝas 12 paserojn per agilo, manbatas kaj ili forflugas.
  • 28. La filo de la skribisto Ana disĝenas lian ludon de la basenoj, kaj Jesuo lin fulmigas.
  • 29. Infano, kurante, puŝas Jesuon, kiu, koleriĝinte al li diras: “Ke vi ne povu daŭrigi viva”. Kaj la infano ekmortas. La gepatroj de la infano riproĉas Jozefon; Jozefo riproĉas Jesuon kiu resurektigas la infanon.
  • 30. Iu majstro, Zakia, sin proponas kiel instruiston de Jesuo. Jesuo respondas: “Vi kiu komentas la Leĝon kaj pri ĝi estas instruita, daŭre restadu en la Leĝo; sed mi ekzistis antaŭ ol la Leĝo estis, Kaj se vi opinias ne trovi iun egalan al vi en la scio pri la Leĝo, sciu ke vi devas lerni el mi”.
  • 31. Zakia, lin sendas ĉe majstron Levi, kiu konstatas je Jesuo scias pli ol li.
  • 32. Jozefo, Maria kaj Jesuo en Nazareto. Jesuo ludas kun infanoj sur teraso, Zenobo kiu falas kaj mortas, Jesuo lin resurektigas.
  • 33. Jesuo, sesjaraĝa, rompas kruĉon sed ekkonservas la akvon en la mantelo.
  • 34. Jesuo semas ion da greno kaj naskiĝas 1200 plantoj.
  • 35. Jesuo, okjaraĝa, adorata de leonoj, de li malsovaĝigitaj, najbare de Jeriĥo.
  • 36. Jesuo pasas tra la akvoj de Jordano, kiuj dividiĝas ‘dekstren kaj maldekstren’.
  • 37. Juna servisto de Jozefo tranĉas tro kurta porlitan lignon, Jesuo ĝin longigas.
  • 38. Jesuo vizitas majstron, sed jam li doktas pli ol li. La majstro lin batas sed ekmortas!
  • 39. Jesuo vizitas majstron sed li jam scias pli ol li. Majstro lin adoras.
  • 40. Jozefo, Maria kaj Jesuo elmigras al Kafarnao. Tie mortis riĉulo, nomita Jozefo, per malsano. Jesuo sendas sian samnoman patron lin resurektigi.
  • 41. Jozefo, Maria kaj Jesuo elmigras al Betlehemo. Jozefo sendas sian unuegeneriton Jakobon al ĝardeno kie vipuro lin mordas, Jesuo blovas sur la vundon kiu saniĝas.
  • 42. Filoj de Jozefo estis Jakobo, Jehuda, Simeono kaj du filinoj. Maria, patrino de Jesuo havas fratinon, Marian filinon de Klopas, dua edzo de Anna.

Ĝenro[redakti | redakti fonton]

La Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo apartenas la ĝenro de la tieldiritaj ‘evangelioj de la infanaĝo’. Ili kutime prezentas moralan karakteron kaj celas ilustri detalojn rilatajn al la Jesua infanaĝo, alimaniere ignoritaj,

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La materialo entenata en la Evangelio laŭ Pasudo.Mateo prezentas enhavojn de la samtema Evangelio laŭ Jakobo de la 2a jarcento (ĉĉ. 1-15) kaj de la Evangelio de la infanaĝo laŭ Tomaso (ĉĉ. 26-41) same de la 2a jarcento. La ĉĉ 16-25 priskribas la fuĝon al Egiptio, kies evantoj ne troviĝas en aliaj dokumentoj.

En la ĉ. 3, la pasaĵo “Dio ekscitis en ŝi (la patrino de Maria) semon de vivo” sugestus virgan koncipiĝon de Maria en la sino de de Anna.

En ĉ. 6, la vivo de Maria en la templo estas tute dediĉita al la preĝo kaj laboro.

La ĉ. 14, kiu lokigas la ĵusnaskitan Jesuon en groto kaj post tri tagoj en stalo, provas akordigi la orientan tradicion (groto) kun tiu okcidenta (stalo). Ĉiam en la ĉ. 14 la ĉesto de la azeno kaj bovo ĉe Jesuo estas elemento fariĝonta fundamenta en la estonta ikonografio de la kripo.

La lasta ĉapitro provas liveri eksplikon pri la afero “fratoj de Jesuo” cititaj en la kanonaj evangelioj kaj en la sinsekva tradicio. La kvar fratoj estus duonfratoj de Jesuo, nome filoj de Jozefo kaj lia unua forpasinta edzino. Maria de Klopas estus duonfratino de Maria patrino de Jesuo, generita de Anna kaj ŝia nova edzo Klopas post la forpaso de Joakimo.

La rimarkinda famo ĝuita de tiu verko dependis ankaŭ el la fakto ke ĝi estis, kvankam parte, inkluzivita en la plej fama Legenda Aŭrea de Jacopo da Varazze, de la 13a jarcento.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • I vangeli apocrifi. Zorge de Marcello Craveri. Torino, Einaudi 1969.
  • David R. Cartlidge, James Keith Elliott, Arto kaj la kristana Apokrifoj, p 32 (kaj p. 21-46 ĝenerale), 2001, Routledge, Londono; ISBN 0415233917

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]