Evangelistaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La pentekosta miraklo, el la Codex Egberti.

Evangelistaro[1] (latinlingve evangelistarium) estas ordigita kolektaĵo de evangeliaj perikopoj, nome de eroj eltiritaj el la kanonaj evangelioj legeblaj dum la Eŭkaristiaj celebradoj, laŭ la sinsekvo de la festo de la liturgia jaro. Ili diferenciĝas de la evangeliaroj, kiuj estas kristanaj liturgiaj libroj, en kiuj estis kolektitaj la kvar kanonaj Evangelioj. Oni tuj distingas la diferencon inter la du (Evangeliaro kaj Evangelistaro) per simpla ekzameno de la tekstoj, kiuj ĝenerale en Evangelistaro komenciĝas per la formulo In illo tempore ("Tiutempe").

La origina daŭra legado de la bibliaj tekstoj (lectio continua) estis anstataŭata per la dispecigitaj elektitaj tekstoj (la tieldirita “Perikopoj” komencantaj per “In illo tempore”). Por la retrovo de la perikopoj en la bibliaj kompletaj tekstoj, estis dekomence antaŭpreparitaj indeksoj ordigitaj laŭ la sinsekvo de la festoj, la tieldiritaj "kapitolaroj" (capitulare lectionum), kiuj estis aneksitaj al la tuta biblia teksto. Por la evangeliaroj de la komenciĝanta mezepoko, kiuj entenis la tekston de la tuta evangelio, tiuj specialaj indeksoj estis nomataj capitula evangeliorum. Dum tiuj indeksoj estis kunmetitaj kiel sendependaj libroj kaj la legeblaj tekstoj estis skribitaj tutkomplete, eknaskiĝis (6-a aŭ 7-a jarcerto la legaĵaro kiuj ekanstataŭis ankaŭ la integrajn evangelian tekstojn.

Ĝenerale en la manuskriptoj entenantaj la evangelistaron, la skribsistemo estis unciala.

En la orientaj eklezioj la saman funkcion de la evangelistaro plenumis, almenaŭ parte, la sinaksaroj.

Famaj ekzemploj de Evangelistaro estas la Evangelistaro de Godeskalko (781–783), la Codex Egberti de la (Abatejo de Reichenau, 980993) kaj la Libro de la perikopoj de Henriko la 2-a (Reichenau, ĉirkaŭ 1012).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. germane Ahistorisch auch Evangeliar: Die Bischofskonferenzen des deutschen Sprachraumes (Hrsg.). Evangeliar. Die Evangelien der Sonntage und Festtage en den Lesejahren A, B und C. Ausgabe A. 2. Auflage. Verlag Herder. Freiburg 1985. ISBN 3-451-20460-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]