Evanteo (luno)
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Evanteo. |
| Evanteo | |
| Natura satelito de Jupitero (XXXIII) | |
| Oficiala nomo | Jupitero XXXIII[1] |
| Aliaj nomoj | S/2001 J 7 |
| Historio | |
| Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Jan Kleyna[1] |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
11-a de decembro 2001[1] Mauna Kea[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 20 797 000 km |
| Discentreco | 0,2321 |
| Klinangulo | 148,910° (rilate al la ekliptiko) |
| Periodo | 620,49 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | ~3 km (averaĝe)[2] |
| Maso - Denso |
~4,5 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ~124 K (averaĝe) |
| Albedo | ~0,04[2] (hipoteze) |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 22,8[2] |
Evanteo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Enhavo |
Malkovro [redakti]
Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, post observoj inter la 11-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002.
Ili anoncis la 16-an de majo 2001 la malkovron de dekunu lunoj[3], inter kiuj Evanteo, kiu tiam esti ricevinta la maldaŭran nomon S/2001 J 7 (kiel sepa jupitera luno malkovrita en 2001).
Nomo [redakti]
La 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis [4] por ĝi la nomon Evanteo (greke; Ευάνθη)[5], patrino de la Karitoj (ankaŭ nomataj, latine, la Gracioj) de la helena mitologio.
Orbito [redakti]
Ĝia estas ano de la ananka grupo, grupo de retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinangulojn inter 145,7° kaj 154,8°rilate al la Jupitera ekvatoro.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
- ↑ Angle, ĝi recevis la nomon de Euanthe, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj [redakti]
pole Evanteo, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
angle Evanteo (angla versio)
france Dekunu jupiteraj satelitoj S/2001 J1...S/2001 J 11, el la paĝaro de Jean-Michel
germane La ananka grupo (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||

