Eveline Widmer-Schlumpf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eveline Widmer-Schlumpf

Eveline Widmer-Schlumpf naskiĝis la 16-an de marto 1956 en Felsberg apud Koiro, Kantono Grizono, Svislando. Ŝi estas la filino de la eksa federacia konsilanto Leon Schlumpf. Ŝi estas svisa politikistino, iama registar-konsilantino de la Kantono Grizono kaj ĝis junio 2008 membro de la Svisa popol-partio. La 12-an de decembro 2007 ŝi elektiĝis en la Federacian Konsilion anstataŭ la malelektita Christoph Blocher. Eveline Widmer-Schlumpf estas advokatino, edziniĝinta kaj patrino de tri infanoj.

Eveline Widmer-Schlumpf elektiĝis kontraŭ la volo de sia partio al la svisa registaro. Ĉar ŝi akceptis post unu-taga pripensado sian elektiĝon, la kunpartianoj la Svisa popol-partio insultis ŝin perfidistino kaj malakceptis ŝin en la parlamenta frakcio de la partio. Tiel ŝi nun kune kun sia ankaŭ el la frakcio eksigita parti-kolego Samuel Schmid nun estas senfrakcia. En junio 2008 Svisa Popolpartio eksigis sian tutan grizonan sekcion, ĉar unuflanke Widmer-Schlumpf rifuzis libervole forlasi la partion kaj aliflanke ankaŭ la grizona kantona sekcio de SVP rifuzis eksigi ŝin. La kantona sekcio de Svisa Popolpartio en Grizono nun donante al si la novan nomon Burĝa Partio Svislando fondis novan partion.

Vidu ankaŭ

greke Listo de la federaciaj konsilantoj de Svislando

Eksteraj ligiloj

greke Prezento de Eveline Widmer-Schlumpf sur la retejo de la svisa departemento pri polico kaj justico