Evenka lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Evenka lingvo (malnova nomo: tungusa) estas lingvo de evenkoj. Ĝi apartenas al norda grupo de tungus-manĉura lingvaro kune kun evena kaj negidala. Plejaparte evenka lingvo estas parolata en Okcidenta Siberio en spaco inter la maldekstra bordo de Jenisejo kaj Saĥaleno. Tie ĝin uzas ĉ. 35500 homoj (laŭ censo de 2002). Ankaŭ ĉ. 9000 homoj parolas evenke en Mongolio kaj norda Ĉinio, plejparte en Interna Mongolio kaj Ŝinĝjango.

Evenka lingvo havas multajn dialektojn, kiuj estas unuigataj en tri bazaj branĉoj: norda, suda kaj okcidenta. Fonetike aparteblas ĥ-dialektoj, sj-dialektoj kaj ŝ-dialektoj. Literatura lingvo estas bazita je nepa dialekto de la suda branĉo. Solonan dialekton de la evenka oni nun rigardas kiel apartan lingvon.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Evenka lingvo estas sufikso-aglutina lingvo kaj havas komplikan ŝtupan sistemon de vokala harmonio. En ĝi ekzistas multaj kazoj, verbaj formoj, participoj kaj gerundioj. La Leksiko montras influon de la jakuta kaj la burjata lingvoj kaj ankaŭ havas multajn rusajn prenvortojn.

Skribsistemo[redakti | redakti fonton]

En antikvaj tempoj evenkoj havis sian propran sistemon por marki gravajn eventojn. Ili uzis t.n. nodan skribon, sistemon, en kiu por transdoni informon oni uzis diferspecajn nodojn ĉe ŝnuroj. Tiu sistemo estis iom simila al inkaa kipuo (kvankam multe pli simpla) kaj eble parenca al ĉina duonlegenda nodoskribo (結繩). Tiu sistemo taŭgis por kalkulo de ĉasviando kaj alia primitiva informo, sed oni ne povas rigardi ĝin kiel vera analogo de skribsistemo.

Unuaj skribitaj libroj en la evenka aperis je fino de 19-a jarcento. Ili estis skribitaj en tiama rusa alfabeto sen iuj aldonaj literoj (tio estis antaŭ reformo, do ekleziaj kaj antikvaj literoj ankaŭ estis uzataj)[1]. Tia literaturo ne estis ege populara inter evenkaj ĉasistoj, kiuj konservis (kaj eĉ ĝis nun parte konservas) tradiciajn kredojn.

En 1929 soveta esploristo G.Vasileviĉ kreis unuan abocon por la evenka lingvo. Ĝi nomiĝis Әwәnkil dukuwuntin[2]. Por ĝi estis uzata jena latinida alfabeto: Aa Bb Чч Dd Ӡӡ Ee Әә Gg Hh Ii Jj Kk Ll Mm Nn Ŋŋ Oo Pp Rr Ss Tt Uu Ww Yy. En 1931 oni ŝanĝis ĝin laŭ aperanta standarto de alfabetoj por nordaj popoloj, kaj ĝi aspektis jene[3]:

A a B b C c D d E e Ə ə Ə̄ ə̄ F f
G g H h I i J j K k L l M m N n
Ņ ņ Ŋ ŋ O o P p R r S s T t U u
W w Z z Ʒ ʒ

En 1930-j jaroj aperis emo krei cirilajn alfabetojn por ĉiuj lingvoj de Sovetunio surbaze de la rusa, ĉar la registaro malakceptis ideon de monda revolucio kaj deklaris celon de socialismo en aparta lando. Tia alfabeto por evenka lingvo estis kreita en jaro 1937. Komence ĝi ne havis aldonajn literojn kompare al la rusa[4], sed en 1958 en ambaŭ evenan kaj evenkan lingvon oni aldonis literon Ӈӈ. Ekde tiam, la alfabeto aspektas jene:

А а Б б В в Г г Д д Е е Ё ё Ж ж
З з И и Й й К к Л л М м Н н Ӈ ӈ
О о П п Р р С с Т т У у Ф ф Х х
Ц ц Ч ч Ш ш Щ щ Ъ ъ Ы ы Ь ь Э э
Ю ю Я я

En kelkaj okazoj ankaŭ estas uzataj diakritaĵoj - makronoj por marki longajn vokalojn.

Ekzemploj de vortoj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj ekzemploj de evenkaj vortoj:

  • орон - boaco
  • чалбан - betulo
  • онко - bero
  • ая - bona; bone
  • амака - urso; mastro; avo

Vidu ankaŭ etimologian tabelon en Tungus-manĉura lingvaro

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Господа нашего Iисуса Христа отъ Матѳея святое благовѣствованiе на тунгусскомъ языкѣ. Казань, 1880
  2. Василевич Г.М. Әwәnkil dukuwuntin. Л., 1929
  3. Материалы 1-ой всероссийской конференции по развитию языков и письменностей народов Севера. М.-Л., 1932
  4. Просвещение национальностей, 1937 №4