Ever After (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ever After (Por ĉiam) estas usona romantika komedio de Andy Tennant, aperinta en 1998.

Temo

Viva, inteligenta, determinita, Danielle estas tre moderna junulino. Je la unua ekrigardo, la princo enamiĝas al ŝi, kaj invitas ŝin al la granda kostumita balo kiun li organizas. Tamen ŝiaj du duon-fratinoj kaj duon-patrino faras ĉion por malebligi al Danielle retrovi ŝian princon. Tio montriĝas dinamika kaj humurplena refaro de la fabelo Cindrulino.

Teĥnikaĵoj

Rolularo

Pri la filmo

Leonardo da Vinci: La Scapigliata
  • La portreto de Danielle pentrita de Leonardo da Vinci en la filmo estis inspirita de vera pentraĵo de Da Vinci, titolita "La Scapigliata".
  • Komence de la filmo, Paulette kaj Louise diras ke Maurice estis vendita al Cartier kaj devas enŝipiĝi al Amerikoj. Tio datigas la agon en 1534, la jaron kiam Jacques Cartier foriris al Norda Ameriko.
  • La vera La Gioconda estis pentrita sur lignaĵo, kio malebligas ĝian rulvolviĝon kiel montrite en la filmo.
  • Aliflanke, Leonardo da Vinci alvenis en Francion en 1516 kaj mortis en 1519, kio ankaŭ datigus la agon ĉirkaŭ tiuj jaroj.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj