Everybody Digs Bill Evans

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Everybody Digs Bill Evans estas ĵaza muzikalbumo de Bill Evans, sonregistrita la 15-an de decembro 1958 kaj sekvajare publikigita de Riverside Records.

La albumo

Everybody Digs Bill Evans estis la dua albumo de la pianisto je propra nomo post sia unua nome New Jazz Conceptions el 1956.[1] En 1958 Evans kunlaboris kun trumpetisto Miles Davis (Milestones); la du muzikistoj moviĝis „je ĉi tiu fazo de ilia disvolviĝo paralele unu sur la alian“, tekstis Evans-biografiisto Hans E. Petrik, „kaj tiaj estis pasonta preskaŭ unu jaro, ĝis kiam Davis plenumis la perfektan kunfandon de siaj specifaj povoj kun tiuj de Evans. Ĉi tio okazis printempon de 1959, kiam ekestis Kind of Blue“.[2]

Oktobron de 1958 la kunlaboro de Evans kaj Davis finiĝis; la sentema pianisto ne plu eltenis la streĉojn en la bando de Davis kun Coltrane kaj Adderley. Li ja kunverkis la albumon Farmer’s Market de Art Farmer kaj foriris poste al Florido, kie liaj gepatroj tenis domon, ludis golfon, ekzercadis pianon kaj krome paŭzis. Novembron de 1958 li reiris al Novjorko, kie li komence kunverkis pri la albumo Jazz Workshop de George Russell.[3] Mallonge poste Orrin Keepnews, produktisto de la eta diskeldonejo Riverside Records, irigis lin en la studion;[4] Jam la unua albumo de Evans, New Jazz Conceptions, ekestis 27 monatojn antaŭe ĉe Riverside. Kun basisto Sam Jones, kiun Evans konis jam el la bando de Adderley, kaj kun frapinstrumentisto Philly Joe Jones, la kolego el la bando de Miles Davis, devis ekesti nova triopo-albumo. La rezulto ĉarmis aparte per kelkaj malrapidaj pecoj kiel la propra komponaĵo de Evans „Peace Piece“, kiun li jam interpretis laŭ sia nepreteraŭebla maniero;[5] Evoluo, kiu ekhavos sian supron en la registaĵoj de la triopo kun Scott LaFaro kaj Paul Motian ekde decembro de 1959 en albumoj kiel Portrait in Jazz, Explorations kaj finfine en la koncerto je Village Vanguard la 25-an de junio 1961.[6]

Bill Evans en 1978

Efikohistorio

Everybody Digs Bill Evans apartenas intertempe al la klasikaj de la eldonejo Riverside, same kiel i. a. Brilliant Corners de Thelonious Monk, The Incredible Jazz Guitar of Wes Montgomery de Wes Montgomery aŭ Kelly Blue de Wynton Kelly. Richard Cook kaj Brian Morton distingas la albumon en sia Penguin Guide to Jazz per kvar steloj. All Music Guide distingis ĝin per 4 (el 5) steloj.

La muzikpecoj

  • Bill Evans – Everybody Digs Bill Evans (Riverside RLP 12-291)
  1. Minority (Gigi Gryce) – 5:21
  2. Young and Foolish (Hague/Horwitt) – 5:53
  3. Lucky to Be Me (Betty Comden/Adolph Green) – 3:39
  4. Night and Day (Cole Porter) – 7:34
  5. Epilogue (Evans) – 0:39
  6. Tenderly (Walter Gross) – 3:32
  7. Peace Piece (Evans) – 6:42
  8. What Is There to Say? (E. Y. Harburg/Vernon Duke)– 4:53
  9. Oleo (Sonny Rollins) – 4:07
  10. Epilogue – 0:41 (Evans)

„Some Other Time“ estis surbendigita kiel la aliaj pecoj de la albumo la 15-an de decembro kaj aperis en 1981 je lumdiska noveldono fare de kiel aldona sonregistraĵo.

Literaturo

  • Richard Cook, Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD. 6-a eldono, Penguin, Londono 2002. ISBN 0-14-017949-6
  • Hanns E. Petrik: Bill Evans – Sein Leben, Seine Musik, Seine Schallplatten. OREOS Verlag, Schaftlach, 1989
  • Orrin Keepnews: Liner Notes zu Everybody Digs Bill Evans

Referencoj

  1. La albumo Tenderly kun vibrafonisto Don Elliott, ekestinta en 1956/57, aperis nur en 2001 ĉe Milestone MCD 9317.
  2. Komp. Petrik, p. 24.
  3. Evans kunverkis la albumon New York N.Y. de Russell; komp. Petrik, p. 99.
  4. Fakte la produktisto volis allogi lin jam pli frue por ĉi tiu registradkunsido, sed la treege memkritikema Evans sentis tiumomente, ke li havas „nenion dirindan“. Cit. l. Keepnews.
  5. la albumo enhavis origine tri komponaĵojn de Evans; la kvara, „Some Other Time“, aperis nur kiel aldona registraĵo sur lumdisko.
  6. komp. Petrik.