Evgeni Georgiev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evgeni Georgiev
Persona informo
Naskiĝo 1955
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Evgeni GEORGIEV - cirile Евгени Георгиев - estas bulgaro, kiu naskiĝis en 1955, do nun estas 68 aŭ 69 jarojn aĝa. Lia vivo pasis en du landoj: Bulgario kaj Aŭstrio. En la aŭstra ĉefurbo Vieno li fariĝis doktoro pri filozofio (disertacio pri Hugo von Hofmannsthal). Profesie li estas ĵurnalisto kaj specialisto pri merkatiko.

Esperanton li eklernis kiel 14-jara knabo (en 1969-1970) en sia naskiĝurbo Sofio, Bulgario. Li aktivis en la landa kaj internacia Esperanto-movadoj: Bulgara Esperanto-Asocio (1978-1990), TEJO (1978-1982) kaj TEĴA (1983-1995). Li laboris multajn jarojn kiel redaktoro de la revuo Bulgara Esperantisto (1982-1984, 1987-1992) kaj kiel redaktoro ĉe la Eldonejo de Bulgara Esperanto-Asocio (1984-1987). Krome li estas kunkompilinto de la bulgara-esperanta poŝvortaro (1992). Kunlaboranto de MONATO li fariĝis en 1991, kaj redaktoro de la rubrikoj Hobio kaj Turismo respektive en 1992 kaj 1996.