Evgenij Fjodoroviĉ Skvorcov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evgenij Fjodoroviĉ Skvorcov
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1882 (1882-06-03)
en Sankt-Peterburgo
Morto 11-an de februaro 1952 (1952-02-11) (69-jaraĝa)
en Simferopolo
Tombo Simferopolo
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater fakltato de fiziko kaj matematiko de la Sankt-Peterburga Universitato
Okupo
Okupo astronomo • universitata instruisto
vdr
Malkovritaj asteroidoj : 3
1149 Volgo 1-a de aŭgusto 1929
1167 Dubiago 3-a de aŭgusto 1930
1381 Danubio 20-a de aŭgusto 1930

Evgenij Fjodoroviĉ SKVORCOV (ruse: Евгений Фёдорович Скворцов, naskiĝis en 1882, mortis en 1952) estis rusa (sovetunia) astronomo kaj meteologo.

En 1906 li ricevis diplomon de la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato. Inter 1911 kaj 1928 li estis direktoro de la mararmea observatorio de Sebastopolo. En 1926, li iĝis profesoro, li estris la departementon pri matematiko en la Fakultato pri Fiziko kaj Matemetiko en la Ŝtata Instituto pri pedagogio de Krimeo en Simferopolo.

Li malkovris 3 asteroidojn elde la Simeiza observatorio en Krimeo.

Oni donis lian nomon al la asteroido 1854 Skvortsov[1].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]