Evliya Çelebi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Evliya Celebi.jpg

Evliya Çelebi (en la turka lingvo) (osman-turke: اوليا چلبي; naskiĝis en Istanbulo, la 25-an de februaro 1611 – Istanbulo, 1687.) estis turka mondvojaĝanto, verkisto.

La nomo[redakti | redakti fonton]

Li estas jam historia figuro, tiel lia nomo estis adaptata al lokaj naciaj lingvoj. Pro tio, oni povas uzi la elparoleblan version de lia nomo: Evlija Ĉelebi en Esperanto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis juvelisto de la sultana kortego, tiel li edukiĝis, plenkreskis en la kortego. Li ricevis elstaran edukadon, laŭ historiaj notoj, li kantis bele. Ŝi estis ŝatata amuzisto de la osmana sultano Murado la 4-a. Li vojaĝis multlande, kontaktiĝis kun multaj homoj kaj surpaperigis tiujn travivaĵojn en la ampleksa "Seyahatnâme" (Libro de la vojaĝoj).

La dek volumoj de la verkaĵo:

  1. Istanbulo kaj ties ĉirkaŭo (1630)
  2. Anatolio, den Kaŭkazo, Kreto kaj Azerbajĝano (1640)
  3. Sirio, Palestino, Kurdistano, Armenio kaj Rumelio (1648)
  4. Irako (1655)
  5. Cara Rusio kaj la Balkana duoninsulo (1656)
  6. Hungara militiro (1663/64)
  7. Aŭstra Imperio, Krimeo kaj ankoraŭfoje Kaŭkazo (1664)
  8. Grekio, ankoraŭfoje Krimeo kaj Rumelio (1667-1670)
  9. haĝo (muslima pilgrimado) al Mekka (1671)
  10. Egiptio kaj Sudano (1672)


Ĉelebi sekvis la tradiciojn de la turkka histori-verkado kaj ne donis precicajn informojn kaj ofte troigis. Spite al tio, lia verkaro estas grava fonto, kiu estas bone uzebla per konvena fontokritiko.