Evoluismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Filogenta arbo de la vivo, kiu montras la elbranĉiĝo de la nunaj specioj de unu praa formo.[1] La tri domajnoj estas kolore reprezentitaj: blue bakterioj, verde arkioj, ruĝe eŭkariotoj.

Evoluismo (aŭ evolucio) estas la biologia teorio de Alfred Russel Wallace kaj Charles Darwin kiu klarigas la evoluon de specioj per natura selektado: "la pluvivado de la plej taŭgaj". Iom simpligite, evoluismo diras, ke specioj evoluas ĉar la plej taŭgaj specianoj emas venki en la lukto por nutraĵo kaj vivo por generi la sekvontan generacion. - Sciencistoj, kiuj laboras en la kampo de evoluismo kaj esploras evoluon, estas evoluistoj.

Evoluismo antaŭsupozas la originon de vivo kaj la transdonon de trajtoj inter generacioj.

Ankaŭ Alfred Russel Wallace eltrovis kaj proponis evoluismon. Wallace, same kiel Darwin, eltrovis evoluismon post vojaĝo ĉirkaŭ la mondo kiel biologo, vojaĝo kiel iris tra insularon. Tio montris al ili la variecon de vivo, sed ne la kielon. La ideon por la kielo ili trovis en la libro Population de Malthus.

Darwin eltrovis evoluismon dum ĉirkaŭmonda vojaĝo de la ŝipo HMS Beagle en la 1830-aj jaroj, sed klarigis la teorion nur en 1859 en la libro Origin of Species ("Origino de Specioj"), post kiam li ricevis leteron de Wallace, kiu proponis la saman teorion. Laŭ Wallace evoluismo ne povas klarigi la menson de homo. Darwin disputis tion kaj verkis Descent of Man ("Deveno de Homo") en 1871. Polemiko estas pri tiu ĉi temo. La konceptoj defenditaj de Wallace pri specioj estas pli modernaj ol tiuj de Darwin. Ankaŭ Wallace malakceptis la teorion de Lamark pri heredaĵo de trajtoj. Darwin mem diris ke neniu alia resumis tiel trafe la teorion de origino de specioj, tiel ke la nomoj de la ĉapitroj de lia libro Origino de la Specioj venis el letero de Wallace al Darwin. Wallace, je siaj lastaj jaroj, iĝis spiritualisto kaj pro tio li malfamiĝis en la scienc-medio de la 19a jarcento.

Evoluismo klarigas pri la historio de vivo, sed ne pri la origino de vivo, kiu estas ankoraŭ nekonata, kvankam pluraj teorioj jam ekzistas pri tio; pri tio vidu Origino de vivo.

Laŭ evoluismo, ĉia vivo sur la tero estas unu familio: ĉiu vivaĵo estas parenco de ĉiuj aliaj, ĉar ili ĉiuj devenas de la sama pravivaĵo.

Evoluismo ne parolas pri progreso de vivo, sed simple pri ĝia varieco. Fakte, laŭ evoluismo, skarabo aŭ eĉ bakterio estas iel multe pli sukcesa ol homo.

Historio de evoluismo[redakti | redakti fonton]

Charles Darwin 51-jaraĝa, iom post la publikigo de sia libro The Origin of Species (La deveno de specioj

Ideoj pri evoluismo, kiel la sama deveno kaj la transformo de specioj, ekzistis jam en la 6-a jarcento a.K., kiel defendis ilin ekzemple la greka filozofo Anaksimandro.[2] Pli granda diverseco de tiaj ideoj estiĝis en la 18-a jarcento, kaj en 1809 Lamarck defendis la ideon, ke la transformo de specioj okazas per heredo de adaptiĝoj, kiujn la gepatroj atingas dum sia vivo (Lamarckismo). Tiajn ideojn oni konsideras en Anglujo minaco al la politika kaj religia ordoj kaj estis arde kontraŭitaj de la scienca establiĝantaro.

En 1858 Charles Darwin kaj Alfred Russel Wallace kune prezentis du diversajn studojn pri la teorio de evoluo per natura selektado en la Linnean Society of London.[3] Tiu publikaĵo estis malmulte observata, tute kontraŭe al la libro The Origin of Species (La deveno de specioj) de Darwin publikigita en 1859, kiu tre detale priskribas la teorion kaj gvidas al pli kaj pli granda akcepto de la konscio, ke evoluo vere okazis. Apartaj tezoj pri evoluo de Darwin, kiel ekzemple gradualismo kaj la natura selektado ricevis komence grandan kontraŭstaron. Subtenantoj de Lamarck argumentis, ke ekzemple anasoj sukcesis havigi al si naĝhaŭtojn per konstantaj provoj padeli kaj ne per selektada procezo, kiu donis avantaĝon al anasoj, kiuj havis iom da haŭtoj inter la piedfingroj, en la natura konkurso. Sed ĉar eksperimentoj por subteni lamarckismon restis sen pozitiva rezulto, tiu teorio estis forlasita.

Darwin tamen ne sukcesis klarigi kiel ecoj estis transdonitaj de generacio al lgeneracio, kaj kial variantoj de tiuj ecoj ne miksiĝis per heredo. Tiun mekanismon klarigis Gregor Mendel en la jaro 1865. Liaj esploroj montriĝis, ke apartaj ecoj estis heredataj laŭ tute detale difinita kaj antaŭdirebla maniero.[4]

Kiam oni ree malkovris la laborojn de Mendel en la jaro 1900, diversaj opinioj pri antaŭdiroj de la unuaj genetikisoj kaj biostatistikistoj pri la rapideco de evoluo estigis profundan fosaĵon inter la mendel-a kaj la darwin-a modeloj de evoluo. Tiun fosaĵon plenigis fine la laboroj de biologoj kiel Ronald Fisher en la 1930-aj jaroj. La fina rezulto estis kombinaĵo de la darwin-a natura selektado kun la mendel-aj reguloj, la sinteza teorio pri evoluo, nomata ankaŭ novdarwinismo.[5]

Fine, kiam identigis Oswald Avery en la jaro 1944 DNA-on kiel genetikan materialon, kaj kiam deĉifris James Watson und Francis Crick la strukturon de DNA en la jaro 1953, la fizika bazo de heredo estis klarigita. De tiam genetiko kaj molekularbiologio estas centraj eroj de la evolucia biologio.[6]

Sciencaj pruvoj[redakti | redakti fonton]

Vosto de pavo estas klasika ekzemplo por seksa selektado

Kutime scienculo sciencajn pruvojn trovas, aŭ ellaboras, el biologio, el informa matematiko, el paleontologio kaj el observebla evoluismo.

Paleontologio studas la fosiliojn kaj esperas trafi ĉenan ligon inter similaĵoj ĉene kreskantaj en komplekseco. Rilate tion meritas citi kion skribas Henry Gee, scienca vulgariganto de "Nature", konvinka darvinisto: "neniu fosilio restis enterigita kun naskiĝatesto. Tiu fakto, kune kun la maldenseco de fosilioj, signifas ke konkrete ne eblas serioze kunligi fosiliojn laŭ ĉeno de kaŭzoj kaj efikoj... Kunligi fosiliojn kaj konsideri kelkajn kvazaŭ ili estus la famaj mankantaj ĉeneroj", observas Gee, "havas la saman validon de la fabeloj de la bona nokto"(Jonathan Welles, le balle di Darwin, 2010)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Evoluismo kaj Biblio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. F.D. Ciccarellli, T. Doerks, C. von Mering, C.J. Creevey, B. Snel, P. Bork: Toward automatic reconstruction of a highly resolved tree of life. en: Science. vol. 311, numero. 5765, 2006, p. 1283-1287. PMID 16513982
  2. Henry Fairfield Osborn: From the Greeks to Darwin: An Outline of the Development of the Evolution Idea (De la grekoj al darwin: resumo de la evoluo de evoluismaj ideoj). Macmillan and Co.; 1905
  3. A. R. Wallace & C. Darwin: On the Tendency of Species to form Varieties, and on the Perpetuation of Varieties and Species by Natural Means of Selection. Jour. of the Proc. of the Linnean Society (Zoology), 3-an de julio 1858: p. 53-62 [1]
  4. F. Weiling: Historical study: Johann Gregor Mendel 1822-1884. Am. J. Med. Genet. 40, 1; 1991: p. 1-25; diskuto p. 26
  5. Peter J. Bowler 1989: The Mendelian Revolution: The Emergence of Hereditarian Concepts in Modern Science and Society. Johns Hopkins University Press; Baltimore; 1989 ISBN 978-0-8018-3888-0
  6. zum Beispiel U. Kutschera & K. Niklas: The modern theory of biological evolution: an expanded synthesis. Naturwissenschaften 91, kajero 6; 2004: p. 255-276.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Charles Darwin: On the Origin of Species (Pri la deveno de specioj), 1859, Londono, eld. John Murray [2], isbn 0801413192
  • Charles Darwin: The Descent of Man, and Selection in Relation to Sex (La deveno de la homo, kaj selektado rilate al sekso), 1871, Londono, eld. John Murray [3], isbn 0801420857
  • Richard Dawkins: The Greatest Show on Earth (La plej granda spektaklo surtera). Free Press, Novjorko 2009, ISBN 978-1-4391-6473-0
  • Richard Dawkins: The Selfish Gene. Oxford University Press, Oxford 1999, ISBN 0-19-286092-5
  • Richard Dawkins: The Blind Watchmaker. Penguin, Londono interalie en 2000, ISBN 0-14-029122-9
  • Douglas J. Futuyma: Evolutionsbiologie (Evolubiologio). Tradukita el la angla kaj prilaborita de Barbara König. Birkhäuser Verlag, Basel 1990.
  • Ulrich Kutschera: Evolutionsbiologie (Evolubiologio). 3-a eldono. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2008, ISBN 3-8252-8318-6
  • Ernst Mayr: Artbegriff und Evolution. Parey-Verlag, Hamburg 1967.
  • Ernst Mayr: Das ist Evolution. Goldmann, München 2005, ISBN 3-442-15349-2
  • Heinrich Meier (eld.): Die Herausforderung der Evolutionsbiologie. 3-a eldono. Piper-Verlag, München 1992 (Serie Piper, vol. 997), ISBN 3-492-10997-7
  • Jean Rostand, La nuna stato de l'evoluismo, 1950, Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo
  • Volker Storch, Ulrich Welsch, Michael Wink: Evolutionsbiologie. 2-a eldono. Springer Verlag, Berlin / Heidelberg 2007, ISBN 978-3-540-36072-8
  • Sven P. Thoms: Ursprung des Lebens. Fischer, Frankfurt am Main 2005, ISBN 3-596-16128-2
  • Alfred Russel Wallace: On the tendency of varieties to depart indefinitely from the original type. 1858
  • Carl Zimmer: Evolution: The Triumph of an Idea. 2001, ISBN 0-06-019906-7
  • Fiorenzo Facchini, Evoluzione. Cinque questioni nel dibattito attuale, Jaka Book, Milano, 2012, ISBN-13: 9788816411555 (Centra temo: Kreismo ne ekskludas evoluismon kaj evoluismo ne ekskludas kreismon).
  • Umberto Fasol, Evoluzione o Complessità?, Fede & Cultura, 2010.
  • Enzo Pennetta, Il cranio di Dmanisi: Nonostante le smentite è un importante punto a sfavore della teoria neodarwiniana, www.enzopennetta.it.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]