Evoluono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Evoluono
La Evoluono en Madurodam
Internaĵo en 1968
Radio memorigaĵo

La Evoluono (nederlande: Evoluon) estas fungaforma konstruaĵo en Eindhoven Nederlando.

Ĝia celo: esti ŝildo por la teknologia progreso kaj speciale por tiuj aspektoj ĉe kiuj la firmao Philips estis envolvita. La futurisma nifo simila kupolo havas diametron de 77 m kaj la betono de ĝi estas kuntenata de 169 kilometro da streĉkablo.

La formo de la konstruaĵo estis planita de arkitekto Louis Kalff en 1966, okaze de la 75 jara ekzisto de Philips, kaj 'donacita' al la urbo Eindhoven.

La Evoluono estis ekde 1966 ĝis 1989 uzata kiel eduka teknologiomuzeo, sed ekde 1989 ne plu havis publikan funkcion. Laŭ la firmao Philips (posedanto de la konstruaĵo) fariĝis tro multekosta por sufiĉe aktualigi la ekpoziciojn. Ekde 1996 ĝi estas kongresa kaj eventa centro.

En 2004 fare de Jules Ruis estis fondita la Fondaĵo Amikoj de la Evoluono. Tiu fondaĵo celas restarigi la Evoluonon kiel ikono por teknologio kaj progreso.

En la miniatura urbo Madurodam estas miniatura kopio de la Evoluono.

Eksteraj ligaĵoj[redakti | redakti fonton]