Evroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri greka provinco. Por informoj pri dio de la helena mitologio, vidu la artikolon Evroso (mitologio).
situo de Evroso en Grekio

Evroso (greke Έβρος respektive Νομός Έβρου - Nomós Evrou; turke Meriç) estas la plej orienta el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 4.242 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 149.000 enloĝantojn. La provinco nomiĝas laŭ samnoma rivero, kiu ĉi-tie konsistigas la limon al la najbara ŝtato Turkio oriente. Ĉefa loĝloko estas la urbo Aleksandrupoli, kiu jam dum la epoko de la antikva Grekio estis signifa urbo. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Orienta Makedonio kaj Trakio. Sude ĝi limiĝas de la Trakia Maro, parto de la Egea Maro, nordokcidente kaj norde de la najbara ŝtgato Bulgario.

Naturo

La peĵaĝo en la delto de la rivero Evros estas karakterizita per lagunoj, insuletoj kaj salakvaj herbejoj. Krom 350 plantaj specioj ankaŭ 46 fiŝaj specioj kaj multnombraj birdoj vivas ĉi-tie. Aldoniĝas ĝis 150.000 birdoj, kiuj dum la birdomigrado paŭzas ĉi-tie. Kvankam la teritorio oficiale estas naturprotekta zono, neleĝa konstruo de domoj, paŝtado kaj la ĉasado de birdoj fare de lokuloj endanĝerigas la ekosistemon.

Ĉe la riverobordoj pli for de la maro abunde kreskas kano, poploj kaj salikoj.

La maldense loĝata teritorio for de la marbordo ĝis la limo al Bulgario en la nordokcidento estas montetara kaj plejparte kovrata per densaj arbaroj. En parto de ili dominas piceoj, en alia parto fagoj kaj kverkoj.

La naturo de la vulkana insulo Samotraki karakteriziĝas de la monto Fengari, kiu ĉe la sudorienta marbordo havas krutan klifon. Ĉi-tie en pli altaj areoj dominas kverkoj kaj platanoj.

Historio

ruinoj de antikva templo sur la insulo Samotraki

Ĉe la marbordo de la hodiaŭa provinco ekde la 8-a jarcento a.K. fondiĝis grekaj kolonioj, la teritorio pli malproksima de la marbordo estis kaj restis loĝataj de la trakianoj. Dum la jaro 512 a.K. la regno Trakio iĝis parto de la Persa Imperio. Ekde la jaro 340 a.K. ĝi estis parto de la imperio de antikva Makedonio sub Aleksandro la Granda, post ties morto havis diversajn makedonajn regantojn, poste estis parto de la romia provinco Thracia, sekve de la Bizanca Imperio, dum la 13-a jarcento por iom da jardekoj parto de la Dua Bulgara Imperio. Fine de la 14-a jarcento la Otomana Imperio konkeras la regionon.

Diversaj etnoj dum la fluo de la jarcento enmigris la teritorion: ekde la 7-a jarcento slavoj, dum la 11-a jarcento ciganoj, kaj fine ekde la 14-a jarcento turkoj kiel koloniistoj el Anatolio kaj sefardaj judoj el Hispanio.

Dum 1912 la greka mararmeo konkeris la insulon Samotraki, la resto de la provinco dum 1913 unue iĝis parto de Bulgario, poste de Turkio, post la pripaca kontrakto de Bukaresto samjare denove parto de Bulgario, post la Unua Mondmilito dum mallonga tempo administriĝis de Francio kaj dum 1920 iĝis parto de Grekio. Dum la Dua Mondmilito la hitlera aliancano Bulgario konkeris Makedonion kaj Trakion. La teritorio de la nuna provinco iĝis okupa zono de Nazia Germanio. Dum 1943 la 1250 judoj de la provinco malliberiĝis kaj transportiĝis al la koncentrejo Treblinko. Krom 73 personoj, kiuj en du grupoj sukcesis fuĝi, ĉiuj judoj de la provinco dum la milito murdiĝis.

romia-otomana banejo en Traianupolis

Post 1945 la provinco daŭre estis malcentra limregiono de Grekio, proksime de la grekia "malamiko" Turkio kaj la plej nordorienta punkto de la okcidenta alianco NATO, vidalvide al la ŝtatoj de la Varsovia Kontrakto. La regiono do armee fortikiĝis, kaj ankoraŭ nun ĉiujare mortas iuj provincanoj per hazarde aktivigitaj bomboj el tiu epoko. Post la aliĝo de Bulgario al la Eŭropa Unio komence de la jaro 2007 la interkontaktoj inter Grekio kaj Bulgario signife plifaciliĝis, sed la limo inter Grekio kaj Turkio estas daŭre severe gardata.

Produktado de silko

Dum la jaro 555 la scio pri produktado de silko atingis la Bizancan Imperion, kaj la regiono ĉirkaŭ la rivero Evros iĝis la plej malnova eŭropa produktejo de tiu valora ŝtofo. Post la konektiĝo al la turka fervoja reto dum la jaro 1872 la produktado iĝis industria, kaj komence de la 20-a jarcento produktiĝis ĝis 40 tunoj da silkaj fadenoj ĉiujare. Kiam dum la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento evoluis kemie produkteblaj fadenoj, la silka produktado deklinis. Muzeo en la loĝloko Sufli hodiaŭ dokumentigas tiun branĉon de industria produktivo.

Eksteraj ligiloj

grekeoficialaj paĝoj de la provinco