Ewa Siemaszko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ewa Siemaszko
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1947 (1947-10-27) (76-jaraĝa)
en Bielsko-Biała
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Szkoła Główna Gospodarstwa Wiejskiego
Okupo
Okupo inĝenierohistoriisto
vdr

Ewa Siemaszko (naskiĝis la 27-an de oktobro 1947 en Bielsko-Biała) estas pola inĝenierino teknologiistino, esporantino de la genocido farita kontraŭ poloj en Volinio dum la Dua Mondmilito.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas filino de Władysław Siemaszko, diplomitino de Ĉefa Lernejo de Vilaĝa Mastrumado en Varsovio kaj de Postdiploma Pedagogia Studumo. En la jaroj 1970 -1973 estis asistantino de Supera Ekonomikista Lernejo en Katowice, poste laboris en eksterlerneja klerigado pri nutrado kaj kiel instruistino.

De 1990 kolektas kaj prilaboras dokumentojn pri sorto de la pola loĝantaro en Volinio dum la Dua Mondmilito. Ŝi estis kunaŭtorino de la ekspozicioj "Krimoj de NKVD sur Orientaj Lim-Regionoj de la Dua Pola Respubliko: junio-julio 1941" en Sendependiga Muzeo en Varsovio en 1992 kaj "Volinio de niaj antaŭuloj" organizitan oktobre 2002 en Dom Polonii (Domo de Pola Diasporo) en Varsovio. De 2002, kune kun Jarosław Kosiaty, gvidas interretan servon pri Volinio de niaj antaŭuloj, kie videbligis pli ol duonmilon da malnovaj fotoj, rememoroj kaj aliaj dokumentoj, dediĉitaj al la vivo de tieaj poloj. Ŝi kunlaboras kun Asocio de Ŝatantoj de Volinio kaj Polesio, Asocio "Wspólnota Polska" ("Pola Komunumo") kaj kun Instituto pri Nacia Memoro.

Premioj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

Pro monografio "Ludobójstwo dokonane przez nacjonalistów ukraińskich na ludności polskiej Wołynia 1939-1945" (Genocido farita de ukrainaj naciistoj kontraŭ pola loĝantaro de Volinio 1939-1945) kune kun la patro Władysław estis honorigita per Literatura Premio je la nomo de Józef Mackiewicz. Septembre 2010 estis kun la patro premiita per Medal Pro Memoria. En 2011 ili ambaŭ estis distingitaj per premio de Gardanto de Nacia Memoro.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Żywienie dzieci i młodzieży (Nutrado de infanoj kaj junularo), Warszawa 1976
  • Jak odżywiać się zimą? (Kiel nutri sin vintre?), Warszawa 1978
  • Jak odżywiać się latem? (Kiel nutri sin somere), Warszawa 1979
  • Wartościowe potrawy bezmięsne (Valoraj senviandaj manĝaĵoj), Warszawa 1986, 1989 (kune kun: Anna Kołłajtis-Dołowy)
  • Terror ukraiński i zbrodnie przeciwko ludzkości dokonane przez OUN-UPA na ludności polskiej na Wołyniu w latach 1939-1945 (Ukraina terorismo kaj krimoj kontraŭ la homeco faritaj de OUN-URA kontraŭ pola loĝantaro en Volinio en la jaroj 1939-1945), Eldonejo SUOZNU, Warszawa 1998 (kunaŭtoro: Władysław Siemaszko)
  • Ludobójstwo dokonane przez nacjonalistów ukraińskich na ludności polskiej Wołynia 1939-1945 (Genocido farita de ukrainaj naciistoj kontraŭ pola loĝantaro de Volinio 1939-1945), volumoj 1 kaj 2, Warszawa 2000 (kunaŭtoro: Władysław Siemaszko)
  • Wołyń naszych przodków. Śladami życia – czas zagłady. Album z okazji 60. rocznicy ludobójstwa dokonanego przez nacjonalistów ukraińskich OUN-UPA na ludności polskiej Wołynia (Volinio de niaj antaŭuloj. Tra spuroj de la vivo - la tempo de pereo. Albumo okaze de la 60-a datreveno de la genocido farita de ukrainaj naciistoj de OUN-URA kontraŭ pola loĝantaro de Volinio), Warszawa 2008 (redaktorino)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]