Ewaldt Hintz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ewaldt Hintz, ankaŭ Hinsch (* en Dancigo; † post ĉirkaŭ 1666) estis germana komponisto kaj orgenisto.

Hintz estis lernanto de Johann Jakob Froberger. Ĉ. 1656 li estas dokumentata kiel orgenisto ĉe la dana kortego. Ekde. ĉirkaŭ 1660 ĝis ĉirkaŭ 1666 li estis la posteulo de Paul Siefert kiel orgenisto ĉe la preĝejoMarienkirche en Dancigo.

De Ewaldt Hintz estas postlasita nur unu orgenĥoralo pri Allein zu dir, Herr Jesu Christ, kiu sin apogas je la nordgermana stilo. Ĝi devenas el orgentabulaturo el Pelplin kaj estas tie prezentata sub la nomo „Ewaldt“.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Jerzy Gołos: Eintrag „Ewaldt Hintz“ in Stanley Sadie, John Tyrrell (Hrsg.): The New Grove Dictionary of Music and Musicians. 2. Auflage. Oxford University Press, 2001, ISBN 978-0-19-517067-2