Ex opere operato

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Ex opere operato, latina esprimo propra de la katolika doktrino de sakramentoj, ekeldirita en la dokumentoj de la Trenta Koncilio litere signifas "pro la fakto mem ke la afero estas farita". Ĝi rilatas al la certeco ke realigante la sakramentojn, la eventuala morta peka stato de la administranto ne povas senvalidigi la efikon de la sakramenta agado. Ekzemple, la sakramenta absolvo de pekoj disdonita de sacerdoto en morta peka stato konservas la tutan sian validecon, kondiĉe ke la administranto intencu fari kion faras la eklezio.

Temas pri preciza teknika esprimo, tamen facile miskomprenebla, pro nescio aŭ ironio, kvazaŭ per ĝi oni permesu, aŭ eĉ instigu, la administraton ricevi sakramenton sendepende de sia interna anima dispozicio. Per tia esprimo la Katolika Eklezio intencas distanciĝi el la protestanta instruo (eble pli iama ol nuna) laŭ kiu la malinda administranto, ŝajne ne fakte, konfecias sakramenton. Pro tio, sekve, katolikoj obĵetas: administrato neniam scios ĉu mem ricevis sakramenton. La kontraŭo estas esprimata per ex opere operantis ("per la ago de tiu kiu agas" = anima dispozicio de la sakramente administrato).