Extinct Birds (Rothschild)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Extinct Birds)
Extinct Birds
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Lionel Walter Rothschild
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1907
Eldonejo Hutchinson
vdr

Extinct Birds (en Esperanto Formortintaj birdoj, kompleta titolo: Extinct birds : an attempt to unite in one volume a short account of those birds which have become extinct in historical times : that is, within the last six or seven hundred years: to which are added a few which still exist, but are on the verge of extinction) estas libro verkita de Walter Rothschild kiu pritraktas tutmondajn formortintajn kaj rarajn birdojn same kiel hipotezaj formortintaj specioj, kio inkludas birdajn taksonojn kies ekzisto estas bazita nur sur skribaj aŭ parolaj informoj aŭ sur pentraĵoj. La listo de formortintaj birdotaksonoj estas baztaj sur la legado fare de Rothschild de la verko On extinct and vanishing birds publikigita en la Proceedings of the 4th International Ornithological Congress de 1905 en Londono.

Sekvaj aŭtoroj kiaj Errol Fuller estis influitaj de la refernca verko de Rothschild. Fuller publikigis eponiman libron en 1987 kun enkonduko verkita de Miriam Rothschild kaj uzis ankaŭ kolorplatojn el la verko de Rothschild.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fuller, Errol. (1987) Extinct Birds. Penguin Books (England). ISBN 978-0-670-81787-0.