Ezano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ezano
reĝo de Aksumo
monero de Ezano kun nekristanaj simboloj, farita antaŭ lia konvertiĝo al kristanismo
monero de Ezano kun nekristanaj simboloj, farita antaŭ lia konvertiĝo al kristanismo
Persona informo
Naskiĝo 4-a jarcento
en Aksumo
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Aksuma Reĝlando vd
Familio
Patro Ousanas vd
Patrino Sofya of Axum vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ezano (amhare ዔዛና ʿĒzānā, latinliterigita Ezana, Ezena, Aezana, Aizan kaj Azanas) en la 4-a jarcento estis reĝo de la reĝlando Aksumo en nordorienta Afriko. La regno tiam ampleksis la teritorion de la nuntempa Eritreo, grandajn partojn de la nuntempaj Etiopio, de Sudano kaj de Jemeno. Ezano igis Aksumon unu el la unuaj imperioj kiuj enkondukis kristanismon.

Lia infanaĝa instruisto, la kristano Frumencio devena el la tiam siria urbo Tiro, en vojaĝo al la urbo Aleksandrio petis Atanazion, la patriarkon de Aleksandrio, sendi episkopon kaj pastron al Etiopio. Atanazio vidis en Frumencio la taŭgan personon por tiu posteno kaj en 343 nomumis lin episkopo.

steleo de Ezano kun greklingva raporto pri armea venko

Frumencio revenis al Etiopio, kun subteno de Ezano iĝis episkopo de Aksumo kaj kristane baptis la reĝon. Sekve konstruiĝis multaj kristanaj preĝejoj kaj ĝenerale disvastiĝis la kristanismo en Etiopio.

steleo de Ezano en Aksumo

Ezano ankaŭ notindas kiel konkeristo. Pri liaj armeaj bataloj precipe raportas la ŝtonaj steleoj kun skribaĵoj kiujn starigis la imperiestro. Neklaras ĉu lia armeo konkeris ankaŭ la antikvan urbon Meroe, sed la steleoj raportas ke lia armeo okupis la regnon de Kuŝ.

En liaj moneroj videblas lia transformo de nekristana al kristana reganto: la fruaj moneroj montras simbolojn kiel suno kaj duonluno, kaj la pli postaj la kristanan krucon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinzgerd Brakmann: Το παρα τοις βαρβαροις εργον θειον. Die Einwurzelung der Kirche im spätantiken Reich von Aksum ("la radikiĝo de la kristana eklezio en la malfruantikva regno de Aksumo"). Eldonejo Borengässer, Bonn 1994. ISBN 3-923946-24-4 germane