Ezofaga kancero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ezofaga karcinomo)
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
C15 maligna tumoro de la ezofago
C15.0 en la supra (cervika) parto
C15.1 en la centra (toraka) parto
C15.2 en la suba, abdomena parto, sub la toraka diafragmo
C15.3 en la supra ezofaga triono
C15.4 en la maza ezofaga triono
C15.5 en la suba ezofaga triono
C15.8 en pluraj partoj de la ezofago
C15.9 sen loka specifigo
vdr

Ezofaga karcinomo (aŭ Ezofaga kancero) estas tipo da kancero en la ezofago. Plejofte temas pri adenokarcinomopavimokarcinomo de la mukozo en la ezofago, sed malofte pri etĉelaj karcinomoj. La plejmulto de la tumoroj de la ezofago estas malignaj; benignaj tumoroj (<10%) estas la leiomiomo kaj la gastro-intesta stromaĉeltumoro (GIST). La incidenco de ezofaga kancero estas, speciale dum la pasinta jardeko, tre supreniranta. Kuracado estas ebla per kirurgio en limigita nombro da kazoj aŭ en kombino kun kemiterapio kaj radioterapio kiam la tumoro estas tro kreskinta por kirurgia kuracado. La prognozo estas sufiĉe malbona: post kvin jaroj nur 10-15% de la pacientoj ankoraŭ vivas.