Ezoko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ezoko
Hecht.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Superordo: Protakantopterigo Protacanthopterygii
Ordo: Ezokoformaj Esociformes
Familio: Ezokedoj Esocidae
Genro: Ezokoj Esox
Specio: Ezoko E. lucius
Dunoma nomo
Esox lucius
Linnaeus, 1758
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Ezoko

La ezoko estas fiŝo el la ezokeda familio.

Ĝi estas manĝegema predofiŝo kiu vivas en sensala kaj saleta akvo kaj povas atingi longecon de 1,50 metro. Ĝi nutras sin ne nur per fiŝoj sed ankaŭ per ranoj, malgrandaj mamuloj kiel fiberoj kaj (junaj) naĝantaj birdoj.

La ezoko estas fiŝo kiu kaptas fiŝojn kun helpo de la vido. En medio kie la akvo ne estas klara, ekzemple kiam estas tro da bramoj, ĝi malaperos malgraŭ la sufiĉa nutraĵo.

Ĝi frajas frue en la jaro, kelkfoje jam en februaro, kaj la ezokidoj dum la unua sezono jam kreskas ĝis dek centimetroj.

La fiŝo troviĝas en preskaŭ ĉiuj riveroj kaj lagoj, ankaŭ en saletaj, de Eŭropo.

[redakti] Trivialaĵo

Ezoko estas la kromnomo, en Nederlando kaj Flandrio, por la aŭtomobiloj Citroën DS kaj Citroën ID.

[redakti] Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri ezoko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

Citaĵo
« Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko. »
Citaĵo
« Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu. »
Citaĵo
« Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu. »

[redakti] Referencoj

  1. [1]


Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj