Ezoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ezoko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Superordo: Protakantopterigo Protacanthopterygii
Ordo: Ezokoformaj Esociformes
Familio: Ezokedoj Esocidae
Genro: Ezoko Esox
Esox lucius
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ezoko

La ezoko estas fiŝo el la ezokeda familio.

Ĝi estas manĝegema predofiŝo kiu vivas en sensala kaj saleta akvo kaj povas atingi longecon de 1,50 metro. Ĝi nutras sin ne nur per fiŝoj sed ankaŭ per ranoj, malgrandaj mamuloj kiel fiberoj kaj (junaj) naĝantaj birdoj.

La ezoko estas fiŝo kiu kaptas fiŝojn kun helpo de la vido. En medio kie la akvo ne estas klara, ekzemple kiam estas tro da bramoj, ĝi malaperos malgraŭ la sufiĉa nutraĵo.

Ĝi frajas frue en la jaro, kelkfoje jam en februaro, kaj la ezokidoj dum la unua sezono jam kreskas ĝis dek centimetroj.

La fiŝo troviĝas en preskaŭ ĉiuj riveroj kaj lagoj, ankaŭ en saletaj, de Eŭropo.

Trivialaĵo

Ezoko estas la kromnomo, en Nederlando kaj Flandrio, por la aŭtomobiloj Citroën DS kaj Citroën ID.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri ezoko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko. 
  • Citaĵo
     Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu. 
  • Citaĵo
     Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu. 

Referencoj

  1. [1]


Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara