Ezopa saĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ezopa Saĝo)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ezopa Saĝo
Ezopa Saĝo
Ezopa Saĝo
Aŭtoro Kálmán Kalocsay
Eldonjaro 1956
Urbo Kopenhago
Eldoninto Eldonejo Koko
Paĝoj 127
vdr

Ezopa Saĝo estas la titolo de verko de Kalman Kalocsay, en kiu li reverkis 77 antikvajn fablojn en Esperanto.

Aperigis ĝin 127-paĝe, Eldonejo Koko el Kopenhago en la jaro 1956. Fotoreprese reeldonis ĝin eldonejo Iltis el Sarbrukeno en 1978.

Eltiraĵo[redakti | redakti fonton]

La vulpo kaj la vinbero

Allogis la vinbero, sed estis iom alte.
La vulp' klopodis longe, por ĝin atingi salte,
sed ne sukcesis, lacis, rigardis ĝin, avida,
finfine ŝultrotiris, dirante: "Eh, acida!"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]