Eŭgeno Bokarev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭgeno Bokarev
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1904 (1904-02-12)
en Sredni Jegorlik
Morto 11-an de marto 1971 (1971-03-11) (67-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusaEsperanto
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio
Alma mater Rostov State University
Okupo
Okupo lingvisto • vortaristo • interlingvisto • esperantistoesperantologo • universitata instruisto
vdr

Eŭgeno A. BOKAREV (plumnomo de Jevgenij Aleksejeviĉ BOKAREV, ruse Евгений Алексеевич Бокарёв) (naskiĝis la 25-an de februaro 1904, mortis la 11-an de marto 1971) estis sovetunia lingvisto, universitata profesoro, esperantisto kaj vortaristo. Ekster la Esperanta medio li estas konata kiel esploristo de dagestanaj lingvoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Doktoro de filologiaj sciencoj, prof. Bokarev estis ĉefo de la sekcio pri kaŭkazaj (dagestanaj) lingvoj en la Instituto de Lingvoscienco de la Akademio de Sciencoj de USSR kaj dum kelkaj jaroj vic-direktoro de la sama Instituto.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Eŭgeno Bokarev esperantiĝis en 1918. Estis membro de CK SEU. Jam en 1956, post la unua mildiĝo en la oficiala sinteno al Esperanto, li ekprezidis Iniciatan Grupon de Sovetiaj Esperantistoj, kiu celis prepari la fondon de asocio. Samjare li aliĝis al UEA kaj en 1958 fariĝis fakdelegito pri lingvoscienco. Li estis vicprezidanto de MEM (1959-1963). En 1963 li fariĝis membro de la Akademio de Esperanto kaj estis gvidanto de la unua oficiala delegitaro el Sovet-Unio de post la dua mondmilito ĉe la Universala Kongreso en Sofio. En 1962, kiam fondiĝis la Komisiono de Sovetuniaj Esperantistoj en Moskvo, li fariĝis ĝia prezidanto, kaj en tiu ofico li restis ĝis la morto. Li prelegis en la Internacia Somera Universitato dum la UK en Budapeŝto (1966) kaj estis kunredaktoro de la lingvistika periodaĵo La Monda Lingvo-Problemo (LMLP).

Liaj vortaroj[redakti | redakti fonton]

Esperanta-Rusa Vortaro

En 1966 aperis Rusa-Esperanta Vortaro de Bokarev en 50.000 ekzempleroj. En 1974, jam post lia morto, aperis 40.000 ekzempleroj de lia ali-direkta Esperanta-Rusa Vortaro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 1972: Duliĉenko, A.D. E.A. Bokarev 25.02.1904 - 11.03.1971. En: Scienca Revuo, 23-a jaro 1972, n-ro 4 (96), p. 113-116 (nekrologo).
  • 1971: E. A. Bokarev 1904-1971. En: Der Esperantist 1971, p. 47 (nekrologo).
  • 1971: Forpasis Profesoro Bokarev, Esperanto, n-ro 787 (6), p. 116, foto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.