Eŭropa Korto (Komárno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orienta flanko de la korto, domoj de Slovakio, Hungario, Aŭstrio kaj Hispanio

La Eŭropa Korto (slovake Nádvorie Európy, hungare Európa-Udvar) estas korto en la centro de Komárno. Ĝi situas proksime de Klapka-Placo.

Ĉar ĝi estas, kiel korto, tute ĉirkaŭata de domoj, necesas trairi iun domon por atingi ĝin. Ĝi alireblas de strato Župná/Megye (sude), de Klapka-placo (oriente) kaj de strato Pohradničná/Határőr (norde).

La korto estis kreita laŭ iniciato de asocio "Palatinus", por montri la ligitecon de la urbo al (ankaŭ okcidenta) Eŭropo kaj eble allogi investemulojn. Ĝin inaŭguris je la 16-a de decembro 2000 la prezidentoj de Slovakio, Rudolf Schuster, kaj de najbara Hungario, Ferenc Mádl.

La korton ĉirkaŭas konstruaĵoj, kies arkitekturo estas iel tipa por ĉ. 40 eŭropaj landoj. Plejparte temas pri suverenaj regnoj, sed estas ankaŭ domoj de Frislando, Kimrujo/Skotlando, Anglujo, Dalmatio kaj Transilvanio. Verŝajne plej atentokapta estas la domo de Hispanio, kun impresa turo. Origine apud tiu turo leviĝu minareto, sed ĝin oni ne realigis.

La domoj de San-Marino kaj de Germanio dividas la korton en nordan kaj sudan partojn. Meze de la norda parto troviĝas granda fontano; meze de la suda la "muzika pavilono", kopio de iama pavilono, kie koncertis ekz. la Komarn-ano Ferenc Lehár.

Gronlandon reprezentas ne domo, sed pordego, kiu situas malantaŭ la domo de San-Marino. Trans tiu pordo troviĝas domoj, en kiuj okazis la sesioj SUS 27 kaj SUS 29 de AIS San-Marino; estis planite, ke ili servu al konstanta internacilingva universitato (LEUKAIS), sed tiu plano ne realiĝis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]