Eŭropa himno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ode an die Freude
Odo al Ĝojo
“Ode an die Freude”
nacia himno
lando  Eŭropa Unio, Konsilio de Eŭropo
kantoteksto neniu, pluraj proponoj
muziko Ludwig van Beethoven, 1823
ekde 1972 (KdE), 1985 (EU)
muzika ekzemplo
"Odo al Ĝojo"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

Eŭropa himno estas la himno de la Eŭropa Unio kaj de la Konsilio de Eŭropo. Ĝia melodio estas el la fina movimento de la 9-a simfonio (Ludwig van Beethoven aŭ mise kiel Betoveno), kiu estas inspirita de la teksto An die Freude ((Odo) al ĝojo) verkita en la germana lingvo de Friedrich Schiller.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1972 la Konsilio de Eŭropo akceptis la muzikon de Betoveno kiel himnon, kaj en 1985 la ŝtatestroj de la Eŭropa Komunumo akceptis ĝin ankaŭ kiel ties himnon. Per la transformiĝo de Eŭropa Komunumo al Eŭropa Unio (EU) ĝi fariĝis la himno de EU. Ĝi ne intencas anstataŭi la himnojn de la membroŝtatoj, sed esprimi iliajn komunajn valorojn, precipe liberecon, pacon kaj solidarecon, kaj la principon de unueco en diverseco.[1]

Neoficialaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Friedrich Schiller estas aŭtoro de la teksto An die Freude („[Odo] al ĝojo“), kiu fariĝis bazo por la komponaĵo de L. van Beethoven. Tiuj ĉi germanlingvaj vortoj tamen ne fariĝis parto de la eŭropa himno, por ke unu nacia lingvo ne estu levata super la aliajn.

Por eviti lingvajn problemojn, oni rezignis pri teksto, pro tio ĝi ne havas oficialan tekston kaj do ne eblas kanti ĝin. Tamen ekzistas multaj diverslingvaj tekstoj laŭ la melodio kaj foje oni uzas la germanan tekston de Schiller, foje ĝiajn nacilingvajn tradukojn, foje tute aliajn tekstojn, kaj aperis ankaŭ propono de komuna teksto en la latina lingvo.

Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) proponas tekston en Esperanto, verkitan de la antaŭa prezidanto de EEU Umberto Broccatelli, italo kaj forta subtenanto de eŭropa federaciismo. En la retpaĝaro de EEU troviĝas tradukoj de tiu teksto al 37 lingvoj, inter ili ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de EU. Kadre de la nove lanĉita eŭropa civitana iniciato, la 1-an de aprilo 2012 EEU submetis al la Eŭropa Komisiono proponon ke “EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.”[2]

Teksto en Esperanto proponata de EEU[redakti | redakti fonton]

Eŭropa Himno
muziko de Ludwig van Beethoven
Esperanta teksto de Umberto Broccatelli[3]
1-a strofo
Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur;
nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun,
Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid';
Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id'.
Via flago kunfratigas homojn post milita temp',
via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'.
2-a strofo (ne estas parto de la proponata civitana iniciato)[4]
De l' Malnova Kontinento, ĵus ekstaris la popol',
gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol'.
Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord',
tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'.
Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj':
tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj'.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Odo al Ĝojo

instrumenta versio de la komponaĵo de Ludwig van Beethoven, parto de lia Naŭa Simfonio

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Volt Europa

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]