Fáklya

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fáklya [Fa:kja] (Torĉo)

  • 1. Fáklya estis hungarlingva oficiala gazeto de Ligo de Dungitoj de Transilvanio kaj Banato aperinta en 1920 kun respondecredaktoro Albani Tiron. Aperis nur unu numero (6-a de junio 1920) en sama teksto hungare, rumane kaj germane.
  • 2. Fáklya aperis en Kluĵo de decembro 1920 kaj estis oficiala hungarlingva gazeto de Socialista Partio de Rumanio. De 25-a de majo 1921 ĝi estis centra gazeto de komunista partio de Rumanio. Ĝia respondecredaktoro estis György Russ. La gazeto estis malpermesita de aŭtoritatoj.
  • 3. Fáklya semajngazeto en Oradea de 11-a de aŭgusto 1946 kiel daŭrigo de Új Élet (aperinta de 16-a de januaro 1945]]) redaktita de Gyula Csehi. De 19-a de majo 1947 ĝi fariĝis tagĵurnalo de depertemento Bihar. Ĉefredaktoroj Imre Robotos, Károly Feleki (1947-48), János Kovács (1948), Jenő Varga (1949-53), Imre Kis (1954-56), László Lukács (1957-68), András Lakatos (1969-74) kaj Ferenc Illés de 1974). De decembro 1970 titolita Bihari Napló ĝi eldonis memstaran aldonaĵon periodan. De 1990 ĝi fariĝis kun ĉi tiu titolo la distrikta tagĵurnalo.

Fonto[redakti | redakti fonton]