Fårö

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fårö (prononcu /forjo/) estas insulo apartenanta al la provinco Gotlando, nord-oriente de ties ĉefinsulo; inter la du insuloj estas la markolo Fårösund.

Surfaco 113 km2. La insulo estas propra paroĥo, kun preĝejo pli nova ol la plej multaj gotlandaj.

La insulo havas ĉirkaŭ 600 loĝantojn - vintre; somere amasiĝas turistoj kaj portempaj gastoj, inkluzive altajn politikistojn.

La plej fama el la permanentaj loĝantoj de la insulo estas Ingmar Bergman.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    artikolo pri la insulo el la historia svedlingva enciklopedio Nordisk familjebok
Ekstera ligilo    retejo de la insulo (svede, angle, germane kaj norvege)