Féchy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Féchy
Blazono de Féchy
Blazono de Féchy
Blazono de Féchy
Féchy
Féchy
Féchy
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 28′ 56″ N 6° 22′ 13″ O / 46.48222 °N, 6.37028 °O / 46.48222; 6.37028 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 56″ N 6° 22′ 13″ O / 46.48222 °N, 6.37028 °O / 46.48222; 6.37028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 830
Areo 2,70 km²
Alteco 495 m super marnivelo
Poŝtkodo 1173
Komunumkodo 5427
Mapo de Féchy
Mapo de Féchy
Situa mapo de Féchy
vdr

Féchy estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 830 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Féchy situas sur la montodeklivo 2 kilometrojn norde de Lago Lemano proksimume 10 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Morges. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Féchy-Dessus kun la kvartaloj Le Saugey, Marterey kaj La Crause, Féchy-Dessous kaj Les Cassivettes (loĝokvartalo sur alteco de 600 m s.m. ĉe la deklivo de la monteto Signal de Bougy).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,70 km², de kiuj 5,2% estas kovritaj de arbaro, 71,6% servas por agrikulturo kaj 22,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Féchy limas en nordo kaj nordoriento al Aubonne, en sudoriento al Allaman, en sudokcidento al Perroy VD, kaj en nordokcidento al Bougy-Villars.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Féchy pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Aubonne al Nyon, kiu ankaŭ estas konata sub la nomo Vy d'Etraz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu en sudo pasas tra la komunuma teritorio, troviĝas en Aubonne proksimume 1 kilometron okcidente de la komunumo. La trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu pasas tra la komunuma teritorio, ne disponas pri haltejo en Féchy, sed la komunumo estas konektita al la publika transportreto pere de poŝtaŭtolinio de Rolle al Aubonne.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Féchy datiĝas el la jaro 1188 kiel Fescheio. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj ŝpuroj de gaŭlaj kaj romiaj setlejoj kaj restaĵoj de la romia vojo Vy d'Etraz al Messinjean. Dum mezepoko Féchy estis paroĥo de la epiksopejo Ĝenevo. Post la reformacio ĝi estis atribuita al Aubonne. Ĝis 1701 Féchy apartenis al la Senjorujo Aubonne, kiu en la jaro 1701 estis transformita al berna voktejo kaj post la Helveta Revolucio de 1798 al distrikto de Kantono Lemano kaj ek de 1803 de Kantono Vaŭdo. En la jaro 2008 la komunumo surbaze de la administra reformo de 2006 estis nove atribuita al la Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]