Félix Vallotton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Félix Vallotton
Memportreto
Memportreto
Dato de naskiĝo la 28-an de decembro 1865(nun 1865-12-28)
Loko de naskiĝo Laŭzano, Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Dato de morto la 29-an de decembro 1925 (60-jara)
Loko de morto Parizo, Flago-de-Francio.svg Francio
Nacieco Svisa, poste franca
Sukcesis kiel
Artista celigo Nabis
v  d  r
Information icon.svg

Félix VALLOTTON (naskiĝis la 28-an de decembro 1865(nun 1865-12-28) en Laŭzano, mortis la 29-an de decembro 1925 en Parizo) estis svisa pentristo, skulptisto, lignogravuristo, artkritikisto kaj roman-verkisto. En 1900, li akiris francan naciecon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiam li estis 17-jaraĝa, Félix Vallotton eniris en Akademio Julian, kies atelieroj estis vizitataj de multaj artistoj post-impresionistaj kaj ankaŭ de Nabis[1]. Post malpli ol dek jaroj, la juna Sviso sukcesis enskribi sian nomon ĉe la pariza avangardo. Li renomo fariĝis internacia danke al liaj lignogravuraĵoj kaj liaj nigra-blankaj ilustraĵoj kiuj estigis sensacion. Li regule partoprenis en pluraj salonoj (Salono de francaj artistoj, Salono de Sendependuloj, Aŭtuna Salono).

Ekde 1891, li renovigis arton de ksilografio. Liaj lignogravuraĵoj ekspoziciitaj en 1892 en la Unua Salono de Rozkruco estis rimarkitaj de Nabis, al kies grupo li aliĝis en 1893. La lasta jardeko de la jarcento estis ankaŭ markita de lia ilustrista laboro, interalie por La Revue blanche.

En 1899, li edziĝis kun Gabrielle Bernheim (1863-1932), vidvino de Gustave Rodrigues-Henriques (1860-1894) kaj fratino de Josse (1870-1941) kaj Gaston (1870-1953) ("Galerio Bernheim-Jeune").

Ekde 1900, li iom post iom forlasis gravuradon kaj ilustradon kaj dediĉis sin al pentrado. Li pentris internajn scenojn, kaj dediĉis sin al klasikaj temoj, pejzaĝoj, nudoj, portretoj kaj aranĝitaĵoj kiujn li interpretis per persona maniero, ekster samtempaj influoj.

Lia unua persona ekspozicio okazis en Zuriko en 1909. Li regule ekspoziciis en Parizo, notinde en januaro 1910, ĉe Galerio Druet, ekspozicio kies katalogo estis prefacita de Octave Mirbeau. Li krome partoprenis en internaciskalaj ekspozicioj en Eŭropo kaj Ameriko. En Svislando, liaj pentraĵoj estis ĉefe diskonigitaj de lia frato Paul, direktoro ekde 1913 de la filio de "Galerio Bernheim-Jeune" en Laŭzano, estonta "Galerio Paul Vallotton".

Vallotton estis firma laboristo, senĉese priserĉanta novajn esprim-formojn. Tuŝita de la hororo de la Unua mondmilito, li trovis fonton de inspiro en la konflikto. Li retrovis sukceson ĉe la fino de la milito, antaŭ ol morti en 1925. Li estis entombigita en Tombejo de Montparnasse.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1887 - La Cilindra ĉapelo, internoLa Vizito, (musée d'art moderne André-Malraux), Le Havre.
  • 1893 - La Valso, (musée d'art moderne André-Malraux), Le Havre.
  • 1895 - Lun-lumo, (Musée d'Orsay).
  • 1897 - La Fonto, oleo sur kartono, 48 × 60 cm, Ĝenevo, (musée du Petit Palais).
  • 1898 - Misia je sia kombado, trempaĵo sur kartono, 36 × 29 cm, Parizo, (musée d'Orsay).
  • 1898 - La ruĝa Ĉambro, (musée cantonal des Beaux-Arts) Laŭzano.
  • 1897-1898 - Nudaj Virinoj kun Katoj, (musée cantonal des Beaux-Arts) Laŭzano.
  • 1898 - La Mensogo, oleo sur kartono 14 × 33,4 cm, (Museum of arts), Baltimoro.
  • 1900 - Max Rodriguez-Henriques en ateliero de sia bopatro, oleo sur parketita panelo, 51 cm × 69 cm, (kolekto Rau).
  • 1900 - Nubo en Romanel, (musée cantonal des Beaux-Arts) Laŭzano.
  • 1901 - La Haveno de Marseille, (privata kolekto).
  • 1901 - bretonaj Domoj, oleo sur kartono, 67 × 52 cm, Vinterturo, (Villa Flora), (kolekto Hahnloser).
  • 1902 - Édouard Vuillard desegnanta en Honfleur, oleo sur kartono, 81 × 60 cm, (musée des Beaux-Arts de Montréal).
  • 1904 - Penthée, pejzaĝo kun antivaj figuroj, oleo sur tolo, 93 × 142 cm, (privata kolekto).
  • 1907 - Adoleskantino eniranta akvon, oleo sur tolo, 46 × 31 cm, Ĝenevo, (musée du Petit Palais).
  • 1908 - La Forrabo de Eŭropa, (Kunstmuseum), Berno.
  • 1910 - Aranĝitaĵo kun pomoj, (musée d'art moderne André-Malraux), Le Havre.
  • 1911 - Pejzaĝo kun arbojLastaj radioj, 100 cm × 73 cm, (musée des beaux-arts de Quimper).
  • 1917 - Verdun, (musée de l'Armée), Parizo.
  • 1918 - Sunsubiro, Svislando.
  • 1918 - Leŭtenanto Claude Léon en kampanja vesto, 37-a regimento de artilerio, 1918, (musée national des beaux-arts d'Alger).
  • 1920 - Sub-Arbaro, (KunstHalle), Bremeno.
  • 1921 - Mimozoj florantaj en Cagnes, (privata kolekto).
  • 1923 - romia Ponto en Cagnes, (musée d'art moderne André-Malraux), Le Havre.
  • 1924 - Ĉirkaŭaĵoj de Cagnes vespere, vendita 731 228 eŭrojn la 7-an de aprilo 2004 en Hôtel Drouot[2].
  • sen dato - Portreto de Anna Zborowska[3].
  • sen dato - Ĵuraso, Romanel, Frankfurto, (Städelesches Kunstinstitut).

Galerio[redakti | redakti fonton]

Lignogravuraĵoj[redakti | redakti fonton]

Portretoj[redakti | redakti fonton]

De 1894 ĝis 1902, Félix Valloton realigis multnombrajn desegnitajn portretojn de famuloj ĉefe por La Revue blanche, Le Cri de Paris kaj ankaŭ por Le Livre des masques de Remy de Gourmont. Interalie:

Salonoj[redakti | redakti fonton]

  • Salono de francaj artistoj
  • Salono de sendependuloj
  • Salono de Aŭtuno

Muzeoj, monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Kunstmuseum, Berno: La Forrabo de Eŭropa -
  • (musée d'art moderne André-Malraux), Le Havre: La Cilindra ĉapelo, internoLa Vizito - La Valso - Aranĝitaĵo kun pomoj -
  • (musée de l'Armée) Parizo: Verdun -
  • (musée cantonal des Beaux-Arts) Laŭzano: Nubo en Romanel -
  • (musée national des beaux-arts d'Alger): Leŭtenanto Claude Léon en kampanja vesto, 37-a regimento de artilerio, 1918 -
  • (Dallas Museum of Art): La Lesivejo, blua Ĉambro -
  • (musée d'Orsay) Parizo: Misia je sia kombado -
  • Frankfurto, (Städelesches Kunstinstitut): Ĵuraso, Romanel -
  • (Museum of arts), Baltimoro: La Mensogo -
  • (musée des beaux-arts de Quimper): Pejzaĝo kun arbojLastaj radioj -

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Maxime Vallotton, Charles Goerg: Félix Vallotton. Catalogue raisonné de l'œuvre gravé et lithographié / Félix Vallotton. Catalogue raisonné of the Printed Graphic Work, Les Editions de Bonvent, 1972, Ĝenevo, paĝoj 285
  • Patrick Grainville, Günter Busch, Bernard Dorival, Doris Jakubec: Vallotton, La Bibliothèque des Arts, 1985.
  • Marina Ducrey, Katia Poletti: Félix Vallotton (1865-1925). L’œuvre peint. Volume I: Le peintre; volumes II et III: Catalogue raisonné, 5 Continents Editions, 2005, Milano, paĝoj 1332 - isbn 88-7439-179-X
  • Rudolf Koella, Katia Poletti: Félix Vallotton (1865-1925). Critique d'art, 5 Continents Editions, 2012, Milano paĝoj 255 - isbn 978-88-7439-577-4
  • Nathalia Brodskaïa: Félix Vallotton, Collection Best Of, Parkstone International, 2013, 205 p. (ISBN 978-17-8160-242-3)
  • Nathalia Brodskaïa: Vallotton, Collection Focus, Parkstone International, 2013, 256 p. (ISBN 978-1-78310-014-9)
  • Marina Ducrey: Vallotton, 5 Continents Editions, 2013, Milano, pages 112 - isbn 978-88-7439-419-7
  • Maryline Desbiolles: Vallotton est inadmissible, Editions du Seuil, 2013

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la grupo de Nabis, lia kromnomo estis « la fremda Nabi-o ».
  2. Record français pour une huile sur toile de Félix Vallotton, en retejo drouot.com. Alirdato 11 julio 2011
  3. portugale Artista: Felix Vallotton (1865 - 1925) - título: Retrato de Anna Zborowska (Hanka Zborowska). tvleblon.com.br.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]