Fót
El Vikipedio
Fót (fOt) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Dunakeszi.
- Areo: 37 km²
- Loĝantaro: 16500
- Poŝta kodo: 2151
- Telefonprefikso: 27
La urbo situas ĉe deklivoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Veresegyház, aŭtoŝoseoj M2 kaj M3 preteriras.
La urbo dum la turka erao senhomiĝis. En 1855 impona romanika katolika preĝejo konstruiĝis. En la 19-a j.c. poeto András Fáy havis apud la komunumo vinberejon. Estis invititaj ĉiuj tiamaj figuroj. Foje tie debutis sian poemon Mihály Vörösmarty, kies titolo estas Kanto en Fót. Nuntempe ĝi estas restoracio.
En la klasikisma kastelo de Károlyi en 1957 ekfunkciis Infanurbo. Tio estis centra orfejo, kie oni edukis la orfojn.
