Alena Esperanto-Kulturpremio
La Alena Esperanto-Kulturpremio (germane: Esperanto-Kulturpreis der Stadt Aalen und der Fame-Stiftung für internationale Verständigung) ankaŭ konata kiel FAME-premio estas premio donacita de Alois Meiners en 1988 por distingi antaŭenirojn pri internacia kompreniĝo. Ĝi estas dotita per 3.000 €.[1]
La premio estis unuafoje aljuĝata en 1990 kaj (ĝenerale) en du-jara ritmo. Ĝi estas solene transdonata enkadre de la festo de la Kulturpremio, organizita de FAME, de Esperanto-Grupo Alena kaj subtenata de la urba administracio en la urba biblioteko de Aalen (Aleno), kie estas la sidejo de Germana Esperanto-Biblioteko.
Enhavo |
Historio [redakti]
Ed Borsboom, la direktoro de la premiita IEI, dankas pro la premiado per transdono de freŝa eldonaĵo de la instituto.
En 1988 Alois Meiners starigis FAME-fondaĵon por subteni "interkompreniĝon inter la popoloj, evoluhelpon, sciencon kaj esploradon, junularon kaj kulturon" [2]. Grava kaj plej konata aktivado de la fondaĵo estas la du-jara aljuĝo de premio.
Aalen estis elektita kiel urbo por transdoni la premion pro la favora sinteno de la urbo al Esperanto danke al bonaj rilatoj de Esperanto-Grupo Alena kaj ties prezidanto Karl Heinz Schaeffer kun la urba administrado sub urbestro Ulrich Pfeifle. Pro tiu kunlaboro jam en 1989 Germana Esperanto-Biblioteko venis en urbon Aalen.
Premiitoj [redakti]
- 2012 - Floréal Martorell
- 2010 - Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka (geedza paro)
- 2008 - Internacia Esperanto-Instituto[3]
- 2006 - Interkultura Centro Herzberg[4]
- 2004 - Kajto (muzikgrupo)
- 2002 - ADORU (Adolf Burkhardt, Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger)
- 2000 - William Auld
- 1998 - Marjorie Boulton
- 1996 - Fonto (eldonejo)
- 1994 - Heroldo de Esperanto kaj Spomenka Štimec (2 premiitoj)
- 1993 - Richard Schulz kaj Bruno Vogelmann (2 premiitoj)
- 1991 - Ito Kanzi
- 1990 - Kultura Centro Esperantista
Fontoj, notoj [redakti]
- ↑ Stato: 2008
- ↑ el la statuto de FAME-fondaĵo
- ↑ retejo de urbo Aalen, 09. Apr 2008
- ↑ retejo de urbo Aalen, 16. Okt 2006

