FARK

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

FARKFARC estas la mallongigo de la Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio, gerilistaro, kiu memproklamas esti marksista-leninista.[1] Ĝi agadas en Kolombio kaj en la najbaraj landlimaj regionoj de Venezuelo, Ekvadoro, Panamo kaj Peruo. Ĝi partoprenas en la armita konflikto kolombia ekde ties eko en 1964 kaj estas regata de sekretariaro de sep membroj kiu estis dum multaj jaroj sub la regado de Pedro Antonio Marín, konata de kromnomoj Manuel MarulandaTirofijo (Certpafulo) ĝis ties morto en marto de 2008. Ekde tiam la ĉefkomandanto estas Alfonso Cano[2], ĝis novembro 2011, kiam li estis mortigita de la kolombia armeo.

La FARC estas konsiderataj kiel terorista grupo de 31 ŝtatoj (Kolombio, Peruo, Usono, Kanado kaj la Eŭropa Unio). La registaroj de aliaj latinamerikaj landoj kiel Ekvadoro, Bolivio, Brazilo, Argentino kaj Ĉilio ne aplikas tiun klasigon. La registaro de Venezuelo petis, ke oni akceptus statuson de milita grupo por la FARC kaj ĝi ne konsideras tiun terorisman.[3]

Tiu gerila grupo ĉeestas en 24 de la 32 Departementoj de Kolombio[4] kaj ĉefe sude kaj oriente de la lando, pli precize en Putumajo, Ujlao, Narino, Kaŭko kaj Valo de Kaŭko.[5] Oni informis pri la ekzisto de milita agado kaj kampadejoj en la landoj kiuj landlimas kun Kolombio, kiel Venezuelo,[6][7] Ekvadoro,[8] Panamo[9] kaj Brazilo.[9]

Historio[redakti | redakti fonton]

Flago de la FARK.

Aprile de 1948 oni murdis la liberalan politikiston Jorge Eliécer Gaitán, kio markis komencon de milita konflikto en Kolombio: Pedro Antonio Marín, de liberala familio foriris el la naskiĝloko al la montaro por lukti kontraŭ la perforto de la konservativa registaro. En 1951 kaj ŝajne danke al sia pafa lerteco Pedro Antonio Marín, iĝis kromnome Tirofijo (Certpafulo), kaj estro de gerilanoj. En 1960 lia grupo kuniĝis kun tiu de Ciro Trujillo kaj kune fondis la nomitajn "Sendependaj Respublikoj" kiel zono de la rezistado. En 1964 la registaro atakis kontraŭ tiuj gerilanoj, kiuj daŭre rezistis, fondis la FARK kaj iĝis marksismoleninistaj.

El 1974 al 1982 la FARK lante kreskiĝis en kamparanaj regionoj; en 1982 la movgerila iĝis popola armeo kun intenco militkontroli specifajn regionojn. En 1984 la tiama prezidento de Kolombio Belisario Betancourt subskribis militpaŭzon, kiu fine malsukcesis. Ĉirkau 1993 kaj post la falo de komunismo en Eŭropo, la FARK disiĝis el la komunisma partio kaj alproksimiĝas al aliaj enspezofontoj kiel kokaino kaj ostaĝoj.

El 1998 al 2002 okazis nova paŭzo, la kolombia prezidento Andrés Pastrana elarmeigis regionon de Caguán, kiun ricevis la gerilistaro, kaj intervjuis kun Tirofijo. Tamen ankaŭ tiu klopodo pacigi la landon malsukcesis. En 2008 koincidis du ŝanĝoj en la situacio: unuflanke el multaj instancoj oni petis liberigon de ostaĝoj kaj oni sukcesis en kelkaj kazoj kun polemika helpo de Hugo Chávez la venezuela prezidento. Aliflanke la kolombia armeo kontraŭatakis eĉ kampadejon en teritorio de Ekvadoro kaj mortigis la duan estron nome Raúl Reyes. Maje de 2008 la FARK agnoskas, ke mortis la ĉefa estro Tirofijo[10]. En novembro 2011 estas mortigita la ĉefa gvidanto Alfonso Cano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. retejo de la FARC-EP
  2. hispanlingva artikolo "Confirman que 'Tirofijo' está muerto" en la kolombia gazeto "El Espectador"
  3. hispanlingva artikolo "Chávez pidió sacar a las FARC de la lista de organizaciones terroristas", retejo clarin.com, la 11-an de januaro 2008
  4. El País: Grupos ilegales tienen en riesgo las elecciones
  5. hispanlingva artikolo "Acciones armadas" en retejo de la ministrio pri eksteraj rilatoj de Britio (Foreign and Commonwealth Office)
  6. Clarin - Colombia reitera que aportará pruebas sobre la presencia de líderes de las FARC en Venezuela
  7. Noticias Terra - Uribe entregó a Chávez datos sobre campamento FARC en Venezuela según radio
  8. BBC Mundo - Campamento de las FARC en Ecuador
  9. 9,0 9,1 - La guerrilla colombiana se extiende a 5 países
  10. El País, 26a de majo 2008, Maite Rico, "Las FARC confirman la muerte de Tirofijo".


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]