FC Rot-Weiß Erfurt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Junaj zelotoj en 1985.
La piedpilkoteamo 2008 en Dresdeno.
Sidlokoj en sektoro 3, rezervitaj por lokanoj fanatikaj.
Antaŭ ludo en 1956: Futbalisto kolektas monon por baldaŭ okazonta gimnastika festo.
Buso kun reklamo pri la klubo.
Futbalmatĉo en 1975 en plena stadiono.

La Futbalklubo Rot-Weiß Erfurto estas grava futbala klubo de Turingio. Ĝia hejmstadiono estas Stadiono Steigerwald en Erfurto, Germanujo.

Ĝis la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La klubo havas radikojn kiuj iras reen al kriketklubo fondita en 1895. Ĉar ili plilarĝigis siajn interesojn ili estis nomitaj Sportklubo de Erfurto (SC Erfurt). La klubo estis kun aliaj 85 kluboj fondomembro de la Germana Futbalasocio (DFB) en la 28-a de januaro 1900 kaj en 1904 ili eniris la Ligon de mezgermanaj pilkludantaj kluboj (Verband Mitteldeutscher Ballspielvereine). Ili venkis en la ligoĉampioneco en 1908-09 kaj avancis ĝis la duonfinalo. Dum Erfurto sukcesis ludi por kelkaj sezonoj en la post 1933 fondita ĉefligo Gauliga Mitte (kiu ampleksis la mezgermanaj landoj) ili ne gajnis iuj ajn titolon.

Post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la milito la Aliancanoj malpermesis ĉiujn organizojn, inkluzive de sportaj kaj de futbalaj kluboj.

En 1946, la sovetiaj aŭtoritatuloj permesis la organizon de kvin kluboj en Erfurto. SG Erfurt West ampleksis la areon de la grandurbo post kiam servite iam de SC Erfurt 1895 kaj VfB Erfurt kaj allogis futbalistojn kiuj estis ludintaj por tiuj kluboj.

Sukceso venis rapide kun prezentiĝo en la turingia finalo de 1948, sekvita per titolo en 1949. Rapida serio de nomŝanĝoj iris man-en-mano kun serio de netatingitaj titoloj ĉampionecaj, kiel: Fortuna Erfurt en 1949, KWU Erfurto en 1950, kaj BSG Turbine Erfurt en 1951.

En 1954 kaj 1955, la klubo venkis en sinsekvaj orientgermanaj naciaj ĉampionecoj, sed poste deglitis reen kaj estis forpelita de la unua piedpilka klaso en 1959.

La teamo estis supre kaj malsupre inter la unua kaj duaj futbalklasoj tra la 1960-aj jaroj, estante forigita tri fojojn, sed ĉiam regajnante tujan antaŭenigon. Kiel aliaj orientgermanaj kluboj tiutempe ili suferis, tial kela plej bonaj ludantoj estis rutine forprenitaj de finance pli fortaj kaj prestiĝe pli altaj kluboj.

De la 1960-aj ĝis la 1980-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Orientgermana piedpilkado konfrontiĝis al gravaj ŝanĝoj en 1965 per la kreado de "puraj" futbalaj kluboj anstataŭigontaj multfunkciajn sportoklubojn.

La kluboj SC Turbine Erfurt kaj BSG Optima Erfurt estis kunfanditaj en 1966 kaj revivigis la nomon FC Rot-Weiß Erfurt. Tia nomo estis nekutima por sia tempo: kluboj tiam havis nomon kiu honoris iom da socialisma virto. En 1980 la klubo aperis en la orientgermana finalo, perdante kontraŭ FC Carl Zeiss Jena per 3:1.

Post 1990[redakti | redakti fonton]

La germana reunuiĝo kaj la fuzio de la ligoj de orienta kaj okcidenta Germanujo en la fruaj 1990-aj jaroj alportis ekscitajn tempojn al la klubo. Tria rango en la NOFV-Oberliga Nordost en 1990-91 avancis la erfurtanojn al la Dua Federacia Ligo (2. Bundesliga) unu jaron poste kaj permesis enrigardon en la Eŭropa Ligo de UEFA 1991-92, kie ili ludis (negajnantaj) kontraŭ Ajax Amsterdam. Tio estas granda renomo por orientgermana futbalistaro en internacia kampo.

Tra la 1990-aj jaroj kaj en la nova jarmilo, Rot-Weiß restis parto de la 3-a klaso. En 2001 ili evitis malavancon nur ĉar al la kluboSSV Ulm 1846 estis neita licenco pro ĝiaj monmalfacilaĵoj.

Dum tiu tempo la klubo iris al la ligfinalo regiona sep fojojn kaj iĝis turingia ĉampiono ĉiunfojon. Bedaŭrinde, ili neniam povis fari ĝin preter tiu nivelo malgajnis jam la unuan rondon de la Germana Pokalo. En 2004, la klubo sukcese reeniris la Duan Federacian Ligon sed restis tie lastrange kaj devis denove forlasi ĝin. Nuntempe ĝi ludas en la Regiona Ligo Norda (Regionalliga Nord - III). En 2008, Erfurto finiĝis en 7-a loko en tiu malalta ligo kaj kvalifikiĝis por la Tria Federacia Ligo.

Sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Ĉampioneco[redakti | redakti fonton]

  • DDR-Meister: 1954, 1955
  • Ostzonenvizemeister: 1949
  • DDR-Vizemeister: 1951
  • Thüringer Meister 1949

Pokaloj[redakti | redakti fonton]

  • FDGB-Pokalfinalist: 1950, 1980
  • Thüringenpokalsieger: 1994, 1998, 2000, 2001, 2002, 2003, 2005 (Amatoroj), 2008, 2009
  • UEFA-Cup: 2-a rondo 1991/92
  • Gruppensieger Intertoto-Cup: 1985, 1986
  • DFV-Toto-Sonderrunde: 1973/74

Atingaĵoj de la SC 95 Erfurt[redakti | redakti fonton]

  • Mitteldeutscher Meister: 1909
  • Halbfinale der Endrunde um die Deutsche Meisterschaft: 1909
  • Thüringer Gau-Meister 1903 ĝis 1910, 1912, 1917, 1919, 1920
  • Gau-Meister Nordthüringen 1911, 1912, 1914, 1917, 1918, 1924, 1927, 1932, 1933

Trejnistoj de la 1-a teamo ekde la fondo de la moderna klubo[redakti | redakti fonton]

  • Helmut Nordhaus – 1964 ĝis 31-a de majo 1966
  • Martin Schwendler – 1-a de junio 1966 ĝis 4-a de aŭgusto 1970
  • Gerhard Bäßler – 5-a de aŭgusto 1970 ĝis 30-a de junio 1971
  • Siegfried Vollrath – 1-a de julio 1971 ĝis 31-a de julio 1973
  • Gerhard Bäßler – 1-a de aŭgusto 1973 ĝis 30-a de junio 1978
  • Manfred Pfeifer – 3-a de julio 1978 ĝis 9-a de aprilo 1982
  • Siegmar Menz – 10-a de aprilo 1982 ĝis 30-a de junio 1984
  • Hans Meyer – 1-a de julio 1984 ĝis 28-a de aprilo 1987
  • Manfred Pfeifer – 29-a de aprilo 1987 ĝis 30-a de junio 1988
  • Wilfried Gröbner – 1-a de julio 1988 ĝis 31-a de decembro 1989
  • Lothar Kurbjuweit – 3-a de januaro 1990 ĝis 28-a de aŭgusto 1991
  • Rüdiger Schnuphase – 29-a de aŭgusto 1991 ĝis 10-a de septembro 1991
  • Josip Kuže – 11-a de septembro 1991 ĝis 30-a de junio 1992
  • Klaus Goldbach – 1-a de julio 1992 ĝis 18-a de aŭgusto 1995
  • Horst Kiesewetter – 19-a de aŭgusto 1995 ĝis 29-a de aŭgusto 1995
  • Frank Engel – 30-a de aŭgusto 1995 ĝis 15-a de majo 1997
  • Hans-Günter Schröder – 16-a de majo 1997 ĝis 30-a de junio 1997
  • Rudi Gores – 1-a de julio 1997 ĝis 17-a de julio 1997
  • Jürgen Raab – 18-a de julio 1997 ĝis 25-a de aprilo 2000
  • Frank Engel – 26-a de aprilo 2000 ĝis 25-a de novembro 2000
  • Hans-Ulrich Thomale – 26-a de novembro 2000 ĝis 14-a de aŭgusto 2001
  • Jens Große – 15-a de aŭgusto 2001 ĝis 8-a de oktobro 2002
  • Michael Feichtenbeiner – 9-a de oktobro 2002 ĝis 10-a de aprilo 2003
  • Alois Schwartz – 11-a de aprilo 2003 ĝis 30-a de junio 2003
  • René Müller – 1-a de julio 2003 ĝis 20-a de februaro 2005
  • Ján Kocian – 22-a de februaro 2005 ĝis 30-a de junio 2005
  • Pawel Dotschew – 1-a de julio 2005 ĝis 8-a de februaro 2008
  • Heiko Nowak – 9-a de februaro 2008 ĝis 19-a de februaro 2008
  • Karsten Baumann – 20-a de februaro 2008 ĝis 28-a de aprilo 2009
  • Henri Fuchs – 28-a de aprilo 2009 ĝis 17-a de junio 2009
  • Rainer Hörgl – 18-a de junio 2009 ĝis 25-a de marto 2010
  • Stefan Emmerling – 30-a de marto 2010 ĝis 25-a de aŭgusto 2012
  • Alois Schwartz – 10-a de septembro 2012 ĝis 30-a de junio 2013
  • Walter Kogler – ekde 1-a de julio 2013

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]