Miklós Fehér
El Vikipedio
(Alidirektita el FEHÉR Miklós)
vidu ankaŭ Miklós Fehér (futbalisto)
FEHÉR Miklós (1921-2000), tradukisto kaj redaktoro, mortis la 7-an de aŭgusto en Budapeŝto. El pli ol 1500 paĝoj de liaj poeziaj tradukoj (el la hungara kaj pli ol dekduo da aliaj lingvoj) nur parto aperis, i.a. en Hungara Vivo, La KancerKliniko kaj en Eŭropa Poezio en Esperanto (1995-), kiun li mem redaktis. Li estis membro en la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo.
Li estis elstara poeto, multe tradukis - ne nur el la hungara. Lia plej granda laboro estas traduko de hungara nacia eposo "Toldi" de János Arany.
