FIFA
Federacio Internacia de Futbalo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Fédération Internationale de Football Association | |||||
metaorganizaĵo • federacio de futbalo • internacia sporta federacio • neprofitcela organizaĵo | |||||
Komenco | 21-a de majo 1904 vd | ||||
Mapo de FIFA kun la ses konfederacioj.
| |||||
Lando(j) | Svislando vd | ||||
Sidejo | Zuriko Svislando | ||||
Tipo | sporto (futbalo) | ||||
Moto | For the Game. For the World. | ||||
Ĉefestro(j) | Gianni Infantino • Sepp Blatter • João Havelange • Stanley Rous • Arthur Drewry • Rodolphe Seeldrayers • Jules Rimet • Daniel Burley Woolfall • Robert Guérin vd | ||||
Membro de | Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj • Association of Summer Olympic International Federations • International Football Association Board vd | ||||
Estr(ar)o | Sepp Blatter | ||||
Lingvoj | |||||
Filioj | CONCACAF • UEFA • CONMEBOL • CAF • Azia Futbala Konfederacio • Oceania Futbal-Konfederacio vd | ||||
Posedatoj | FIFA headquarters vd | ||||
| |||||
Retejo | http://fifa.com | ||||
La Fédération Internationale de Football Association (FIFA) (franclingve, en Esperanto Federacio Internacia de Futbalo Asocia) estas la internacia rega instanco de la sporto futbalo. Ĝia hejmo estas Zuriko, Svislando.
La organizaĵo funkcias kune kun regionaj filioj, kiuj kontrolas disvolvadon de futbalo en diversaj partoj de la mondo. La ses konfederacioj, kiuj konsistigas FIFA-n, estas:
- AFC - (Azio)
- CAF - (Afriko)
- CONMEBOL - (Sudameriko)
- CONCACAF - (Nordameriko, Centra Ameriko kaj Antiloj)
- OFC - (Oceanio)
- UEFA - (Eŭropo)
FIFA organizas, inter aliaj, la jenajn futbal-konkursojn:
- FIFA Mond-Pokalo
- Olimpika Futbal-Turniro
- Futbala Mond-Ĉampioneco Junulara
- Futbala Mond-Ĉampioneco Sub-17-jaraĝa
- FIFA Virina Mond-Pokalo.
- Futbala Virina Mond-Ĉampioneco Sub-19-jaraĝa
FIFA ankaŭ antaŭenigas la sporton, reguligas la transdonadon de futbalistoj inter teamoj, kaj eldonas la premion FIFA Monda Ludanto de la Jaro.
La regulojn de futbalo regas la Internacia Komitato de Futbalo Asocia (IFAB), kiun konsistigas kvar reprezentantoj el FIFA, kaj po unu el la Angla Futbalo-Asocio, la Skota Futbalo-Asocio, la Kimra Futbalo-Asocio kaj la Irlanda Futbalo-Asocio.
Eksteraj ligiloj
|