Flandra Esperantista Junulara Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el FLEJA)
Flandra Esperantista Junulara Asocio
esperanto-organizaĵo
Komenco 1979 vd
Fino 2012 vd
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
vdr

Flandra Esperantista Junulara Asocio, mallonge FLEJA, estis landa sekcio de TEJO por la regiono Flandrio en Belgio, ĝi havis sidejon en Antverpeno. FLEJA ekzistis en la jaroj 1979–2012.

Historio kaj celo[redakti | redakti fonton]

La asocio fondiĝis en 1979. FLEJA havis du ĉefajn celojn: unue informi pri Esperanto kaj instrui la lingvon al la flandra junularo kaj due organizi aktivecojn por junuloj kiuj regas ĝin. La 8-an de julio 2012 la ĝenerala kunveno decidis malfondi la juran asocion[1].

Estraranoj[redakti | redakti fonton]

Ekde marto 2008 la estraro konsistis el la jenaj personoj:

Informado[redakti | redakti fonton]

FLEJA informis la junularon pere de sia retpaĝo. Tamen ekzistis ankaŭ informiloj surpaperaj. Grenzeloos Communiceren estis broŝuro kiu donis bonan bildon de la eblecoj de Esperanto por junuloj. Ankaŭ ekzistis faldfolio pri Pasporta Servo.

Aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare en aŭtuno FLEJA organizis la renkontiĝon PSKK. Tiun de 2004 en Ieper ĉeestis 50 personoj el ses landoj. En 2006 kaj 2007 en la aranĝo partoprenis jam 70 personoj. En 2008 PSKK okazis en Zutendaal, Limburgo.

FLEJA organizis ankaŭ Esperanto-Kajefojn (EK-ojn) en la diversaj provincoj de Flandrio. Ili ankaŭ estis tre aktivaj en la reto. Ekzistis precipe du retaj projektoj:

  • centra aktivecpaĝo kiu donis superrigardon pri interesaj Esperanto-aktivecoj por flandroj kaj
  • projekto Vikipedio, kiu celis praktiki la lingvon tradukante vikipediajn artikolojn

Komunikado[redakti | redakti fonton]

La asocia revuo nomiĝis JEN (Jongeren Esperanto Nieuws / Junularo Esperantaj Novaĵoj) kaj estis kuneldonata kun Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ). Membroj kaj interesitoj komunikis plej ofte inter si pere de retpoŝto. Precipe la dissendolisto nejkajfleja@yahoogroups.com estis tre interesa kanalo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. kontrolebla en la Belga Ŝtatgazeto (nederlande kaj france)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]