Freiheitliche Partei Österreichs
El Vikipedio
(Alidirektita el FPÖ)
La Libereca Partio de Aŭstrujo (germane: Freiheitliche Partei Österreichs, mallongigo: FPÖ) estas aŭstria politika partio.
Ĉi tie en Mühldorf/distrikto Spittal ĉe Dravo kuniĝis tuj post la Dua Mondmilito la fondontoj de la FPÖ-pretiga partio VdU[1].
Ĝi fondiĝis en la 1956-a jaro sekvanta la nesukcesan partion Verband der Unabhängigen / VdU (1949-1956). La unua partiestro estis Anton Reinthaller, konata estro estis poste Jörg Haider. La nuna partia ĉefo estas Heinz-Christian Strache. Oni taksas tiun partion dekstrapopulisma.
Literaturo [redakti]
- Lothar Höbelt: Von der vierten Partei zur dritten Kraft. Die Geschichte des VdU, Eldonejo Leopold Stocker, Graz 1999, ISBN 3-7020-0866-7. (Pri la komenco de la agado de la partianoj ene de la Verband der Unabhängigen.)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Hejmpaĝo de la Libera Partio Aŭstria. germane
- La politiksciencisto Pelinka pritaksanta la partion. germane, angle