Federacia Respubliko Germanio
El Vikipedio
(Alidirektita el FRG)
Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland) estas la nomo de germana ŝtato, laŭ la konstitucio akceptita post la Dua mondmilito, je la 23-a de majo 1949. Koncerne ĝian teritorion necesas distingi inter du periodoj en la germana historio:
- Ĝis antaŭ la 3-a de oktobro 1990 ĝi ampleksis la dek federaciajn landojn Baden-Virtembergo, Bavario, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio. Sarlando aliĝis nur en 1957 post plebiscito en 1955. La okcidentaj sektoroj de Berlino havis apartan statuson.
- Je la 3-a de oktobro 1990 la teritorio de Germana Demokratia Respubliko aliĝis al la "federacia teritorio", formiĝis la novaj federaciaj landoj Berlino, Brandenburgio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio. La antaŭaj limoj restis kiel provincaj limoj.
La nomo de la ŝtato foje estas mallongigita al FRG (germane: BRD); la federacigermanoj precipe antaŭ la unuiĝo malaprobis tiun mallongigon, kiu estis sentata kiel ĵargono de GDR.