Faĉkova montpasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Faĉkova montpasejo
slovake: Fačkovské sedlo
montpasejo
Faĉkova montpasejo
Oficiala nomo: Fačkovské sedlo
Lando Slovakio Slovakio
Regionoj Regiono Žilina, Regiono Trenčín
Distriktoj Distrikto Žilina, Distrikto Prievidza
Historia regiono Supra Hungarujo
Montaro Malgranda Fatro
Rivero Nitra
Situo Faĉkova montpasejo
 - alteco 802 m s. m.
 - koordinatoj 48° 57′ 49″ N 18° 36′ 43″ O / 48.96361 °N, 18.61194 °O / 48.96361; 18.61194 (mapo)
Akvofalo Akvofalo de Kľak
Plej facila aliro el KľačnoFačkov
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Fačkovské sedlo
Portalo pri Slovakio

Faĉkova montpasejo (supermara alteco 802 m) estas montpasejo, kreanta naturan limon inter montaro Malgranda Fatro en nordoriento kaj montaro Strážovské vrchy en sudokcidento. Ĝi estas nomita laŭ municipo Fačkov, situanta sub la montpasejo en norda direkto.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas inter montoj Homôľka (1 072,8 m s. m.) en Strážovské vrchy kaj Reváň (1 204,6 m s. m.) en ĉefa montodorso de Luĉana Malgranda Fatro. Proksime de la montpasejo, sur la sudaj deklivoj de Reváň fontas rivero Nitra.

Kondukas tra ĝi limo inter Regiono Žilina kaj Regiono Trenčín kaj inter distriktoj distrikto Žilina kaj distrikto Prievidza. Tra la montpasejo kondukas grava vojkunigo de Horná Nitra kaj Horné Považie kaj urboj Prievidza kaj Žilina.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ĝi estas signifa turisma centrejo de somera kaj vintra turismoj kun bonegaj eblecoj por skiado kaj kun pluraj enloĝigaj kaj manĝigaj ekipaĵoj. Estas ĉi tie kelke da neĝigumataj deklivoj, kvar skitelferoj kaj stacio de Montara savoservo. Loĝigon donas du montaraj kabanoj, manĝigadon loka Salaš Kľak. En la montpasejo estas ankaŭ parkumejo kaj aŭtbushaltejo. En la suda parto de la montpasejo situas monumento al Slovaka nacia ribelo.

2 km sudoriente de la monpasejo situas malpli granda refreŝgejo kun privataj kabanoj kaj montara hotelo Reváň.

La montpasejo estas elirpunkto de pluraj turismaj trotuaroj kaj kondukas tra ĝi Vojo de herooj de Slovaka nacia ribelo (parto de Internacia longdistanca turisma vojo E8).

Aliro[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]